La plimulto de la santalaloj havas senŝelajn semojn, kio nekutimas inter la angiospermoj. Multaj membroj estas parazitaj plantoj, plejparte duon-parazitaj, kapablaj mem krei sukerojn per fotosintezo sed prenantaj akvon kaj mineralojn helpe de la tigoj aŭ radikoj de aliaj plantoj; iuj (ekz. Arceuthobium) estas devigaj parazitoj, kun malalta procentaĵo de klorofilo en siaj ŝosoj (kvino ĝis dekono de tio trovebla en la histoj de la gastiganta planto), kio devigas al ili preni la plimulton de siaj nutraĵoj el la histoj de la gastiganto.
La AP-retejo AP-Website indikas ke ankaŭ la familio Balanophoraceae devus esti en ĉi tiu ordo (post APG II). Ĝi ankaŭ indikas ke Olacaceae (en la senco de APG II) ne estas bona familio, kaj oni devus dissplitigi ĝin.
En la sistemo de APG, la familioj de viskacoj kaj Eremolepidaceae estas jam en la familio santalacoj. APG II konsideras la genrojn Dipentodon (Dipentodontaceae) kaj Medusandra (familio Medusandraceae) esti senlokaj (kiel ankaŭ la familio Balanophoraceae, nun verŝajne enfamiliiga denove; vidu supre).
En la familio Medusandraceae estas du genroj: Soyauxia kaj Medusandra. Genetikaj esploroj nun lokigas la unuan en la familion Peridiscaceae de la ordo de saksifragaloj kaj la unuan en la ordo de malpigialoj proksime al Passifloraceae-Turneraceae-Malesherbiaceae. La ĉina monotipa genro Dipentodon estas proksima al Tapiscia, kaj oni proponias ke ĝi konsistigu novan ordon kun la nomo Huerteales kune kun Tapisciaceae kaj la genro Perrottetia (antaŭe lokita en la familio Celastraceae).