Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Resveratrolo (trans–3,4',5–trihidroksostilbeno, C14H12O3; 1,3-benzendiol, 5-[2-(4-hidroksofenil)etenil]-, (E)-) estas substanco, kiu troviĝas en ŝeloj kaj kernoj de blua vinbero (Vitis vinifera), arakidoj, ŝeloj kaj kernoj de nigra ribo, en radiko de japana falopio (ekstrakton el tiu ĉi planto oni nomas ĥolikano), en ŝeloj de vakcinioj kaj en ruĝa vino. Reveratrolo troviĝas ankaŭ en blanka vino, sed kun la enhavo centoble malpligranda. Tiu ĉi substanco pro siaj antioksidaj kaj antibakteriaj efikoj uzatas kiel manĝo-suplemento.
Resveratrolo influas metabolon de lipidoj kaj inhibas precipitadon de sangaj tabuletoj. Oni supozas, ke dank al sia kapablo inhibi androgenajn ricevantojn ĝi havas pozitivan influon al prevento de kancero de prostato. Iuj studoj montras, ke ĝi kapablas plifortigi efikon de iuj antiretroviraj medikamentoj.
Lastaj serĉoj montras, ke resveratrolo troviĝas en granda multo da plantoj kaj la plantoj la resveratrolon produktas pli multe, kiam ili estas en streĉo, kiel sian defendon por transvivi. Rilate al la blua vinbero, oni elesploris, ke ĝi enhavas pli da resveratrolo, kiam la beroj estas nematuraj.