La nomo Caatinga estas tupi-lingvatermino signifante "blankan arbaron" aŭ "blankan vegetaĵaron" (kaa = arbaro, vegetaĵaro, tínga = blanka). Ĝi kovras inter 700 000 km² kaj 1 000 000 km² (depende de la fonto), pli ol 10% de la brazila teritorio.
Kaatingo ampleksas du vegetaĵaro-tipojn : dezertojn kaj kserofitarojn, kaj dornajn arbarojn, kiuj primare konsistas el malgrandaj dornaj arboj sezone defaligantaj siajn foliojn. Kaktoj, dik-tigaj plantoj, dornaj arbustoj, kaj sekec-rezistaj gresoj konstituas la subarbaraĵon. Multaj unujaraj plantoj kreskas, floras kaj mortas dum la mallonga pluva sezono.
Klimato
Kaatingo prezentas nur du diferencajn sezonojn. Tiuj ĉi estas la vintro, kiam varmegas kaj sekegas, kaj la somero kiam varmas kaj pluvas. Dum la seka vintra periodo, ne ĉeestas foliaro aŭ subarbaraĵo.
Flaŭro
Fitogeografie, Kaatingo estas aparta flaŭra provinco el la Brazila Regiono de la Neotropisa Regno (vidu : Flaŭra regno). Laŭ la vegetaĵara tipo, en Kaatingo oni povas distingi ok diferencajn areojn. La Kaatinga arbaro havas tropikajn deciduajn foliarbojn. La arbara kanopeo kovras ĉirkaŭ 60% de la grundo. Tiu vegetaĵar-tipo troviĝas en la pli humidaj areoj kun pli da precipitaĵo. La Kaatinga arbedaro estas areo kun ĉefe arbedoj kaj kelkaj arboj kun malpli ol 60% laŭkrona denseco. La Kaatinga densa arbed-arbustaro estas vegetaĵaro kun fermita arbedaro kaj arba laŭkrona denseco de malpli ol 60%. La Kaatinga maldensa arbed-arbustaro estas simila sed kun pli da arbustoj kaj kaktoj. En la Kaatinga densa arbustaro vepro estas pli komuna. La Kaatinga maldensa arbustaro troviĝas sur malprofundaj grundoj kaj rokaj zonoj; tiu ĉi areo ampleksas arbojn, kaktojn kaj bromeliojn. La Kaatinga savano entenas arban kaj arbustaran savanon. La Kaatinga roka savano prezentas malpli ol 10% laŭkrona denseco da tropika arbustaro; tie ĉi la plantoj elstaras el krevaĵoj de la rokoj kaj roka grundo.
La homoj uzas multajn plantospeciojn el Kaatingo. Palmoj estas tre gravaj por la ekonomio en nordorienta Brazilo. La loĝantaro de tiu ĉi regiono tre dependas de ekstraktado de babasuo (Attalea speciosa), karnaŭba palmo, Copernicia prunifera, tucúm kaj macaúba, ekde kiuj laŭraj kaj oleajoleoj estas faritaj. Multaj arboj ankaŭ estas uzataj por konstruligno en tiu areo, inkluzive de la specioj Anadenanthera macrocarpa, Ziziphus joazeiro, Amburana cearensis, Astronium fraxinifolium, Astronium urundeuva, Tabebuia impetiginosa, Tabebuia caraiba, kaj Schinopsis brasiliensis, Cedrela odorata, Dalbergia variabilis, Didymopanax morototoni kaj Pithecellobium polycephalum.
Iuj plantoj ankaŭ estas uzataj por medicinaj celoj.
Faŭno
Kaatingo gastigas plurajn endemiaj birdospeciojn, inkluzive de Anodorhynchus leari, Cyanopsitta spixii (familio Papagedojn), kaj Xiphocolaptes falcirostris (familio Furnariedoj).
Loĝantaro
Proksimume 15 milionoj da homoj vivas en la kaatinga regiono [1], kaj estas konsiderataj kiel la plej malriĉaj loĝantoj de Brazilo. Tre grava parto de la populacio dependas de agrikulturaj aŭ forstajindustrioj por pli ol duono de siaj enspezoj. Rikolto de konstruligno en la duonarbaro de Caraíbas reduktis ĝian areon. Tiu ĉi redukto eble estas kontribuinta al endanĝerigo de Cyanopsitta spixii.