La familio ampleksas 20 genrojn kaj proksimume 80 speciojn.
Aspekto
Ili estas birdoj kun precipe bruna plumaro, parte malhele transversstriita. Ili havas mallongajn flugilojn, kaj multaj tenas sian mallongan voston tre krute supren kaj dormas surgrunde. La plej multaj el ili estas malgrandaj kaj ne okulfrapaj, sed aŭdiĝas ilia laŭta kantado. Ili ne kapablas vidi nokte.
Ili estas insektomanĝantaj birdoj, kiuj manĝas ĉefe insektojn kaj araneojn, sed povas manĝi ankaŭ fiŝojn, rodulojn kaj lacertojn. Troglodito devenas el la greka kaj signifas "kavoloĝanto", ĉar tiuj birdoj havigas sian sciencan nomon el la tendenco de kelkaj specioj manĝi en malhelaj fendoj.
Ili grandas el la Blankaventra uropsilo, kiu longaveraĝas el malpli da 10 cm kaj pezas 9 g, al la Giganta kampilorinko, kiu longaveraĝas ĉirkaŭ 22 cm kaj pezas 50 g. La hegemoniaj koloroj estas griza, bruna, nigro kaj blanka, kaj plej specioj montras kelkan striadon, ĉefe ĉe vosto aŭ flugiloj.
Disvastiĝo
La familio troviĝas en preskaŭ tuta Nord- kaj Sudameriko, escepte de la nordaj partoj de Alasko kaj Kanado kaj de la Antiloj. La plej granda denseco je specioj troviĝas en montaraj regionoj kun tropika klimato, precipe en la nordokcidento de Sudameriko kaj Mezameriko. Rekordoj estas Kolombio kun 33 specioj kaj Meksiko kun 31 specioj.
Tiom diversaj specioj okupas ampleksegan varion de habitatoj, el sekaj, dise arbaritaj al pluvarbaroj. La plej majoritato troviĝas je malaltaj altitudoj, sed kelkaj membroj de la genro Campylorhynchus kaj ambaŭ membroj de la genro Odontorchilus estas komunaj en alta branĉaro. Kelkaj specioj, ĉefe la Vintra troglodito kaj la Domtroglodito, ofte asociiĝas al homoj. Plej parto de specioj estas nemigrantaj, restante en Centra kaj Sudameriko la tutan jaron, sed la malmultaj specioj moderklimataj tipe migras al pli varmaj klimatoj vintre. Trogloditoj konstruas kupolformajn nestojn, kaj povas esti ĉu monogamaj ĉu poligamaj, depende de la specio.[1]
Genroj kaj kelkaj specioj laŭ taksonomia ordo
Tiu listo sekvas Martínez Gómez et al. (2005) kaj Mann et al. (2006). La taksonomio de kelkaj grupoj estas ege komplika, kaj futuraj ŝanĝoj estas probablaj. Krome ŝajne ekzistas nepriskribitaj taksonoj. La Nigrakrona donakobio estas enigma specio tradicie lokita kun trogloditoj sed pli pro manko de pli klara solvo aŭ posta studo. Ĵuse oni konsideris ĝin pli proksima de kelkaj "megaluroj", probable ĉe la ĵus kreitaj Megaluredoj, kaj povus konstitui monotipan familion (Alström et al. 2006).
↑Perrins, C.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. Londono: Merehurst Press, p. 190. ISBN 1-85391-186-0.
Literaturo
Alström, Per; Ericson, Per G.P.; Olsson, Urban & Sundberg, Per (2006): Phylogeny and classification of the avian superfamily Sylvioidea. Molecular Phylogenetics and Evolution38(2): 381–397. COI:10.1016/j.ympev.2005.05.015
Mann, Nigel I.; Barker, F. Keith; Graves, Jeff A.; Dingess-Mann, Kimberly A. & Slater, Peter J. B. (2006): Molecular data delineate four genera of "Thryothorus" wrens. Molecular Phylogenetics and Evolution40: 750–759. COI:10.1016/j.ympev.2006.04.014 (HTML resumo)
Martínez Gómez, Juan E.; Barber, Bruian R. & Peterson, A. Townsend (2005): Phylogenetic position and generic placement of the Socorro Wren (Thryomanes sissonii). Auk122(1): 50–56. [English with Spanish abstract] DOI:10.1642/0004-8038(2005)122[0050:PPAGPO]2.0.CO;2 PDF plena tekstoArkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine