Ignác Alpár iĝis masonisto en 1873, poste li lernis de Alajos Hauszmann, poste li plulernis en Berlino. Inter 1882–1889 li jam instruis en Budapeŝto en la universitato kune kun Alajos Hauszmann kaj Imre Steindl. En 1883 li edziĝis. En 1888 li forlasis la instruadon kaj li fondis firmaon, dume li ofte studvojaĝis en Eŭropo. En la 1890-aj jaroj li planis sian ĉefverkon: Fortikaĵo Vajdahunyad. Baldaŭe li okupiĝis precipe pri bankoj (Hungara Nacia Banko) kaj ministerioj. Liaj planaĵoj estas videblaj en la tiutempa Hungarujo, aktuale ankaŭ en Slovakio, Rumanio, ktp. En 1918 li vidviĝis kaj poste li denove edziĝis kaj poste li ne plu laboris.