En 2003, la 88-a Universala Kongreso de Esperanto inter la 26-a de julio kaj 2-a de aŭgusto okazis en Gotenburgo, Svedio. Aliĝis 1791 kongresanoj el 62 landoj, kaj la kongresa temo estis "Lingvaj rajtoj kaj respondecoj".
Por la 56a sesio de la Internacia Kongresa Universitato oni organizis prelegojn pri astronomio, tutmondiĝo, kemio, Wilhelm Ostwald, Manksio, komputiloj, religia sinkretismo ktp.