La ĝermana lingvaro estas familio apartenanta al la hindeŭropa lingvaro kaj fontanta el la ĝermana lingvo, pralingvo de centra Eŭropo kaj parolita de la ĝermanoj. Ĝi konsistas el tri ĉefaj branĉoj:
Antaŭ 2000 jaroj, en norda Germanio, Danio, kaj suda Skandinavio, multaj triboj parolis la ĝermanan, aŭ la teŭtonan pralingvon de la modernaj ĝermanaj lingvoj. Dum 50 generacioj la ĝermanaj dialektoj ŝanĝiĝis tre malrapide, kaj hodiaŭ, en okcidenta Eŭropo, oni parolas la germanan, la anglan kaj la svedan, inter aliaj.
La ĝermanaj lingvoj nun floras en Nordameriko, norda Eŭropo, Sud-Afriko kaj Oceanio kaj estas parolataj de ĉirkaŭ 650 milionoj kiel unua aŭ dua lingvo. El tiuj, ĉirkaŭ 75% parolas la anglan kaj 25% la germanan.
Eĉ hodiaŭ, estas multaj similaĵoj inter la nuntempaj germana kaj angla, ekzemple, en la leksiko, ni trovas: Arm/arm (brako), Finger/finger (fingro), Hand/hand (mano), Land/land (lando), bitter (amara), wild (sovaĝa), Wind/wind (vento), warm (varmeta), Winter/winter (vintro), Bier/beer (biero), Butter/butter (butero), Brot/bread (pano), Haus/house (domo), Maus/mouse (muso), See/sea(maro), Mann/man(viro).
La plej antikvaj skriboj de la ĝermana estas en la gota lingvo en greksimila skribo. La plej fama el la gotaj skriboj estas la Arĝenta Libro, luksa evangeliaro en la gota el la 6-a jarcento.
↑Bonvolu ne konfuzi la antikvan mortintan ĝermanan lombardan lingvon, kaj la nunaj latinidaj dialektoj. La etnonomo transdoniĝis sed ĉirkaŭ 500 temis pri ĝermanoj, kaj la nomo estis konservita de latinida etno loĝanta en Lombardio (kp kun Frankoj kaj Francoj, Vandaloj kaj Adaluzoj, antikvaj kaj modernaj Burgundoj ktp.).