Kiel grandan vokalŝoviĝon (angle Great Vowel Shift; ankaŭ Tudor Vowel Shift) oni kunigas la vokalajn ŝanĝojn de la angla lingvo, kiuj okazis proksimume inter 1400/1450 kaj 1700/1750 kaj per tio ampleksas la fazon de la Frua moderna angla. La esprimoj rilatas eksklude al la ŝanĝoj de la mezangle longoj vokaloj. Temas ĉe tio pri leviĝo resp. fermiĝo de la longaj vokaloj. La en la bildo montrataj mallongaj vokaloj suferas kontraste al la longaj vokaloj malleviĝon resp. plian malfermiĝon. La mallongaj vokaloj tamen ŝanĝiĝas sendepende de la granda vokalŝoviĝo. En la moderna angla ortografio respeguliĝas ĉefe la origina sonstato, ekz. /eː/ al /iː/ (angl. feel, „senti“), /iː/ al /aɪ/ (angl. find, „trovi“), /uː/ zu /aʊ/ (angl. mouse, „muso“), /oː/ al /uː/ (angl. moon, „luno“).
Pri la kaŭzo kaj la ekzakta paso de la granda vokalŝoviĝo ekzistas pliaj teorioj. La du klasikaj teorioj estas nomataj kiel ŝovĉeno kaj tirĉeno:
Ŝovĉeno (formulita de Karl Luick): la mezaj vokaloj /eː/ kaj /oː/ fariĝas iom post iom pli fermitaj kaj forŝovas /iː/ kaj /uː/, kiuj fariĝas la diftongoj /aɪ/ kaj /aʊ/.
Tirĉeno (formulita de Otto Jespersen): la du plej fermitaj vokaloj, /iː/ kaj /uː/, diftongiĝis al /aɪ/ kaj /aʊ/ kaj tiras la du mezajn vokalojn /eː/ kaj /oː/ anstataŭe en la pli ekstremajn fermitajn poziciojn
Pli novaj teorioj traktas la du vidmanierojn kiel simpligajn kaj eliras de pliaj pli malgrandaj sendependaj sonŝanĝaj ĉenoj.
Literaturo
Fausto Cercignani: Shakespeare's Works and Elizabethan Pronunciation. Clarendon Press, Oxford 1981.
E. J. Dobson: English Pronunciation 1500-1700. 2. Auflage, 2 Bnde, Clarendon Press, Oxford 1968..
Manfered Görlach: Einführung in die englische Sprachgeschichte. München u. a., 1994.