Anglo-normanda lingvo estas lingvo uzita de la anglo-normandoj, la posteuloj de la normandoj kiuj regis Anglion post ĝia preno de Vilhelmo la 1-a en 1066. Ĉi tiu lingvo estis oficiala lingvo de Anglio. La lingvo ellaboriĝis en Anglio el malnova normanda lingvo.
Anglo-normanda lingvo estis la lingvo de la normanda nobelaro kaj estis uzata ankaŭ por literaturo, oficialaj dokumentoj kaj por komerco.