La Murdo de Roger Ackroyd ❦ The Sittaford Mystery ❦ Peril at End House ❦ Lordo Edgware Mortas ❦ Murdo en la Orienta Ekspreso ❦ La Aboco-Murdoj ❦ Kartoj sur la Tablo ❦ Morto sur la Nilo ❦ Malĝoja Cipreso ❦ Kvin Porketoj ❦ Towards Zero ❦ Murdo estas anoncata ❦ A Daughter's a Daughter ❦ Senfina Nokto ❦ Kurteno ❦ Dormanta Murdo ❦ Dek etaj nigruloj vd
Agatha Christie verkis entute 78 krimromanojn, unu spionan romanon, 19 teatraĵojn kaj multajn mallongajn suspensfilmojn, unu aŭtobiografion kaj – sub la pseŭdonimo Mary Westmacott – ses romantikajn romanojn.
Ŝia tutmonda biblioteka cirkulado estas grandega: 78 romanoj estis tradukitaj al 44 lingvoj kaj venditaj ĉirkaŭ 2 miliardoj da ekzempleroj, donante al ĝi la rekordon Guinness pri vendoj al aŭtoro.[1]
Ŝia plej fama teatraĵo, la krimspektaklo The mousetrap ("Muskaptilo"), estiĝis en 1947. En 1952 ĝi havis sian premieron kaj ĝis nun ĝi seninterrompe estas prezentata en Londono.
Du el ŝiaj romanoj estis publikigitaj post ŝia morto, unu en la serio Hercule Poirot kaj la alia en la serio Mrs. Marple.
Verkado
Plejofte, ŝiaj temoj okazas en Britio, urbe aŭ kampare. Ŝiaj ĉefaj detektivoj-protagonistoj estas Hercule Poirot, belga detektivo, kaj Miss Marple ("Fraŭlino Marple), angla maljunulino, kiu ĝisfunde konas la homan konduton. Loĝanta en tre trankvila vilaĝo, sed neeblas eskapi la strangajn cirkonstancojn per kiuj ŝi estas kaptita de malhelaj kaj eĉ krimaj kazoj. Ankaŭ ŝi, kiel Poirot, helpas la policon solvi la misterojn.
La romanoj de Christie estas konataj ne nur pro la superforta suspenso, kiun ili ofertas, sed ankaŭ pro sia legebla stilo. La priskriboj de la riĉaj lokoj, kiuj aperas en ŝia verkado, devenas ankaŭ de tio, ke Christie aliĝis al la esplorvojaĝoj de ŝia dua edzo. Dum ĉi tiuj vojaĝoj ŝi ankaŭ verkis humurajn memuarojn.
La elstara karakterizo de Poirot kaj Sinjorino Marple estas laŭ ilia forta kredo, ke laŭ la potenco de logika, bonorda kaj zorgema analizo, kaj kun la helpo de scio pri homa naturo, ĉiu ajn detektiva "enigmo" povas esti solvita. Ambaŭ kredas, ke ne necesas, ke la detektivo ĉirkaŭkuru kiel ĉashundo sekvanta sian predon.
Tra la jaroj Christie prezentis aliajn rolulojn, kiel Parker Payne kaj amatora detektivo Anne Beddingfield.
Verkoj
The Mysterious Affair at Styles ("La Mistera Afero ĉe Styles", 1920)
The Murder of Roger Ackroyd ("La Murdo de Roger Ackroyd", 1926)
The Murder at the Vicarage ("La Murdo ĉe la vikarejo", 1930)
Ten Little Niggers ("Dek etaj nigruloj", ankaŭ sub la titoloj Ten Little Indians ["Dek indianoj"] kaj And Then There Were None ["Kaj poste jen estis neniuj"], 1939)