La gepatra lingvo aŭ denaska lingvo estas la unua lingvo lernita de la infano[2]. En lingvistiko, la esprimo "unua lingvo" (mallongigo: L1) estas preferata termino por indiki ke temas pri la unua lingvo akirita en infanaĝo[3].
La akirado de la gepatra lingvo enhavas multajn fazojn. En la komenco registras la infano laŭvorte la fonemojn kaj la tononuancojn de la lingvo, estante malkapabla ripeti ilin. Poste komencas ĝi ellabori sonojn kaj tononuancojn. Fine kiam ĝia fonaparato tion al ĝi permesas, ĝi artikulacias vortojn kaj komencas ordigi siajn frazojn, samtempe asimilante la leksikon aŭ vortaron. La sintakso kaj la gramatiko de la lingvo estas integritaj samtempe kiel progreso de la lernado.
Kelkfoje, kiam la infano estas edukita de gepatroj (aŭ aliaj homoj) parolantaj malsamajn lingvojn, aŭ loĝas en fremdlando, ĝi povas samtempe akiri tiujn lingvojn, kiuj ambaŭ estas konsiderataj kiel gepatraj lingvoj. Tio okazas ofte en dulingvaj socioj.
Terminologio
Tra la jaroj, multaj akademiuloj donis difinojn de la gepatra lingvo surbaze de komuna uzo, sur la emocia rilato inter la parolanto kaj la lingvo kaj eĉ sur la dominado de la lingvo rilate al la medio. Tamen ĉiuj ĉi tiuj kriterioj mankas precizecon.
Jen iuj eblaj difinoj de "gepatra lingvo":
difino surbaze de ies deveno: la lingvo, kiun oni unue lernis (t.e. la lingvo, en kiu oni faris la unuajn parolajn kontaktojn);
difino surbaze de memidentigo: la lingvo, kiun ĉiuj identigas kiel sian propran lingvon;
difino surbaze de altrudita identigilo: la lingvo, kiu estas identigita de aliaj kiel la propra lingvo de la subjekto;
difino surbaze de kompetenteco: la lingvo, kiun la subjekto plej bone scias uzi;
difino surbaze de funkcia uzo: la lingvo, kiun la subjekto plej uzas.