Hluĉinio

Hluĉinio
ĉeĥe: Hlučínsko, germane: Hultschiner Ländchen, pole: Kraik hulczyński
teritorio
Moderna preĝejo en Chuchelná
Oficiala nomo: Hlučínsko
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Historiaj regionoj
Parto de Distrikto Opava
Montaro Hlučína montetaro
Urboj Hlučín, Dolní Benešov, Kravaře
Skanzeno Muzeo de fortikaĵoj
Riveroj Odro, Opava
Ĉefurbo Hlučín historie
 - mezo Hlučín
 - alteco 241 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 48″ N 18° 11′ 35″ O / 49.89667 °N, 18.19306 °O / 49.89667; 18.19306 (mapo)
Areo 316,76 km² (31 676 ha)
Moraviasilezia regiono kun situo de Hlučín
Moraviasilezia regiono kun situo de Hlučín
Moraviasilezia regiono kun situo de Hlučín
Situo de Hluĉinio enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo de Hluĉinio enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo de Hluĉinio enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Hlučín Area
Retpaĝo: www.hlucinsko.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Knabinoj en popolkostumoj de Hluĉinio.

HluĉinioRegiono Hlučín (ĉeĥe Hlučínsko, germane Hultschiner Ländchen, pole Kraik hulczyński) situas en Ĉeĥio, en Moravia-Silezia Regiono, en distrikto Opava kaj ĝi najbaras kun distrikto Ostrava-urbo kaj kun Komunumo Krzyżanowice, kiu situas en Pollando.

Historie Hluĉinio, kiel specifa parto de regiono de Ĉeĥa Silezio, formiĝis proporcie malfrue – nur post februaro de 1920. Tiam tiu ĉi parto de la germana distrikto Racibórz kun superanta moravie parolanta loĝantaro (la tn. Moravcoj) estis donita al nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio. La teritorio kun areo 316 km2 kun la plej granda sidejurbo Hlučín havis ekde la jaro 1742, kiam ĝi fariĝis parto de prusia ŝtato (prusia provinco Silezio), iom alian socian kaj ekonomian evoluojn. Tiuj memkompreneble subskribis sin en la sortoj, kulturo kaj pensado de ĉi tiea loĝantaro kaj ties spurojn ni povas postsekvi ĝis hodiaŭaj tagoj.

Hluĉinio estas pentrinda angulo de Ĉeĥa respubliko, pejzaĝo de vastaj fekundaj kampoj, verdaj arbaroj kaj akvaj areoj, kiu estas oriente borderita de montaro Beskydy kaj okcidente de montaro Jeseníky.

Hluĉinio abundas ne nur je naturbelecoj, sed ankaŭ je kvanto de konservintaj kulturmemorigaĵoj, bunta skalo de arkitektonaj kaj metiaj interesaĵoj, laboremo de la loĝantoj kaj ĉefe gastameco kaj amika spirito.

La ondiĝinta linio de montetaro de Hlučín tiriĝas laŭlonge laŭ bordoj de rivero Opava kaj ĝi elvokas por promeni al multaj interesaj celoj en la proksima kaj pli malproksima ĉirkaŭaĵo.

Hluĉinio estas teksita tra reto de ciklopadoj, tra kiuj eblas travojaĝi Hluĉinion ĉiudirekte. La spino estas parto de la pado Moravia pordego, kiu ligas al la ĉeĥa-pola limregiona linio kaj kvanto de lokaj ciklolinioj.

Vilaĝoj kunlaborantaj en Unuiĝo de vilaĝoj de Hluĉinio ekde la jaro 1992, kies fondo estis esprimo de koheremo kaj komplezo de ĉiuj vilaĝoj reciproke helpi unu la alian. Per komunaj fortoj Unuiĝo klopodas atingi mallarĝajn specifajn celojn kaj evoluadon de kultura kaj ekonomia kunlaborado kun najbaraj limregionaj polaj urboj kaj vilaĝoj. Nuntempe Unuiĝo de vilaĝoj de Hluĉinio, en kiu hodiaŭ laboras dudek sep urboj kaj vilaĝoj, kaj kun kiuj libere kunlaboras urbopartoj de urboj Ostrava kaj Opava (Hošťálkovice, Petřkovice, Lhotka u Ostravy apartenas al Ostrava kaj Malé Hoštice apartenas al urbo Opava), orientiĝas al kunlaborado en tereno de vojaĝtrafiko, kulturo, evoluo de la regiono.

Praepoko de Hluĉinio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Praepoko.

Pli malfrua kaj meza ŝtonepoko (paleolitiko kaj mezolitiko)

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Ŝtonepoko, Paleolitiko kaj Mezolitiko.

La plej malnovaj dokumentoj de ĉeesto de homo sur teritorio de Hluĉinio falas en pli malfruan ŝtonepokon, nome en malfruan paleolitikon. El tiu tempo devenas trovitaĵo de pugna kojno de korsimila aspekto kun damaĝita bazo, kulture respondanta al aĥeuleeno, kiu estis trovita sur katastro de vilaĝo Bohuslavice. Ankaŭ trovitaĵoj en vilaĝo Oldřišov, koncentriĝantaj precipe en lokoj de eksa sablominejo oriente de preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Mario en Závada kaj Bolatice signalas ĉeeston de homo jam en tiu ĉi periodo. Sur orienta deklivo de "Nigra monteto" sur katastro de vilaĝo Třebom estis trovita eta hakita silicita industriaĵo de verŝajne meze paleolita aĝo. En pli malfrua fazo de juna paleolito estis pli vasta regiono de Silezio loĝigita "pli intense" de szeletieno kaj ĝuste al tiu ĉi "malnovŝtonepoka" kulturo apartenas la eta kolektaĵo de la hakita industriaĵo el Hněvošice, Hošťálkovice, Chuchelná kaj Třebom. Trovitaĵoj el Hošťálkovice, Kozmice kaj Malé Hoštice poste apartenas al aŭrignacieno. En la meza fazo de la juna paleolito la loĝigo, reprezentanta de gravetieno, estas kaptita sur katastro de Hošťálkovice super kunfluo de riveroj Odro kaj Opava. Riĉa kolektaro de tiu ĉi kulturo poste devenas el la plej bone esplorita kaj samtempe la plej konata arkeologia loko de Hluĉinio el Petřkovice, kie la loĝigo koncentriĝis sur monteto nomata Landek, de tie ankaŭ devenas samnomata venuso - la t.n landeka venuso. Sur la teritorio e Hluĉino estas ankaŭ loĝigo el malfrua fazo de la juna paleolito reprezentita de epigravetieno, nome sur katastro de vilaĝo Chuchelná. Pli proksime kronologie neenvicigeblaj paleolitaj objektoj devenas el teritorio de vilaĝoj Kravaře, Strahovice kaj Velké Hoštice. El katastro de vilaĝo Koblov estas konata trovitaĵo de mamuta molaro kaj ankaŭ sur tiu ĉi teritorio estas signalizata ankaŭ mezolitika loĝigo, kiu estas same observata sur katastro de Strahovice.

Pli juna kaj malfrua ŝtonepoko (neolitiko kaj eneolitiko)

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Neolitiko kaj Eneolitiko.

La komenco de la pli juna ŝtonepoko estas en pli vasta mezeŭropa kunteksto kunigita kun kulturo kun lineara ceramiko (antaŭe ankaŭ markata kiel voluta). Spuroj de tiu ĉi kulturo estis kaptitaj en Bohuslavice, Bolatice, Darkovice, Hlučín, Hněvošice, Chuchelná, Kravaře, Píšť, Strahovice, Třebom kaj Velké Hoštice. La lineara kulturo sur la teritorio de Hluĉinio aperas ekde la plej malfrua fazo de sia evoluo kaj daŭrigas ankaŭ en pluaj fazoj. Distingita estis ĉi tie ankaŭ ties la tria grado. Same estis en la regiono kaptitaj elementoj de ĵeliezova grupo kaj sporade eĉ de ŝareca tipo. La loĝigo poste daŭrigas en intencoj de lengyela kulturo, kiu flue ŝanĝiĝas en eneoliton. La menciita kulturo aperas en Bohuslavice, Bolatice, Hněvošice, Chuchelná, Kobeřice, Malé Hoštice, Píšť, Služovice, Strahovice kaj Velké Hoštice. Estas ĉi tie unusignife konfirmita ties komenca grado. La kulturo poste flue evoluas ĝis sia fina fazo, kiam alternigas ĝin popolo de kulturo kun funelformaj pokaloj. La loĝigo de tiu ĉi kulturo estas konfirmita el katastroj de vilaĝoj Dolní Benešov, Hněvošice, Kobeřice, Malé Hoštice, Oldřišov, Služovice, Velké Hoštice. Tiu ĉi kulturo ĉi tie supervivas ankoraŭ en sia pli juna fazo. En plua evoluo ĉi tie aperas mezeneolita kulturo kun kanelforma ceramiko (Malé Hoštice, Velké Hoštice). En malfrua eneolito sur la teritorio de Eŭropo aperas du karakterizaj kulturaj kompleksoj. La unuan reprezentas portantoj de popolo de kulturo de sonorilformaj pokaloj, kies restaĵoj estas trovataj sur teritorio de Malé Hoštice, Petřkovice kaj Velké Hoštice. La alia komplekso apartenas al popolo de kulturo kun ŝnurforma ceramiko, kiam sur teritorio de Hluĉinio estas trovataj precipe ŝtonaj hakildraŝiloj apartenantaj al tiu ĉi kulturo.

Bronzepoko kaj ferepoko

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Bronzepoko kaj Ferepoko.

En pli malfrua bronzepoko la regiono apartenis en sferon de mierzanowica kulturo kaj pli malfrue ĉi tie aperas loĝigo de veterova grupo (Bolatice, Kobeřice). Sed tiu ĉi loĝigo estas tre maldensa kaj nekarakteriza. En meza bronzepoko la teritorio estas parto de komplekso de tumulaj kulturoj. Kun trovitaĵoj el tiu ĉi periodo ni renkontiĝas sur teritorio de Kobeřice, kie estis en loka ŝtonminejo trovita osta tombo kun ekipaĵo kreita per du bronzaj orelringoj kaj kelkaj sukcenaj gemoj. Sur la loko estis ankaŭ malkovrita bronza hakilo. La tumula kulturo estas poste ankaŭ mesaĝita el Malé Hoštice, de kie devenas eta amforsimila ujeto kun kalika malfermita kolo. La pli juna kaj malfrua bronzepoko kaj komenco de ferepoko estas reprezentata de kulturo de luzaciaj urnaj kampoj (Bělá, Bolatice, Dolní Benešov, Hněvošice, Chuchelná, Kobeřice, Kravaře, Malé Hoštice, Oldřišov, Petřkovice, Píšť, Strahovice, Sudice, Třebom, Velké Hoštice, Závada), kiu ĉi tie estas vivanta preskaŭ mil jaroj. En pli juna ferepoko, kiam ni parolas pri "kelta" latena kulturo, la loĝigo de la regiono estas denove maldensa kaj nekarakteriza. Restaĵoj post keltoj estas poste trovitaj sur katastroj de vilaĝoj Rohov, Malé Hoštice kaj Velké Hoštice.

Romia tempo kaj tempo de migrado de nacioj

Pruvaĵoj el tiu ĉi periodo de pratempo estas trovitaj sur katastroj de vilaĝoj Bělá, Kobeřice, Kravaře, Malé Hoštice kaj Velké Hoštice, kie la loĝigo estas reprezentata precipe de ĝermana dobrodźieńa grupo.

Mezepoko kaj novepoko de Hluĉinio

La 8-a ĝis la 15-a jarcentoj

La plej malnova mezepoka loĝigo estas surbaze de arkeologiaj trovitaĵoj datita en la 8-an jarcenton, kiam ni renkontiĝas sur la teritorio kun malfermitaj sidejoj (Malé Hoštice, Velké Hoštice, Hněvošice, Sudice), tombloko (Hněvošice), sed ankaŭ kun burgo (Landek). Ĝis la 12-a jarcento la menciata teritorio estas parto de Pola ŝtato. Ekde duono de la 12-a jarcento ĝi pormallonga tempo fariĝas parto de Ĉeĥa ŝtato, kiam ĝis duono de la 13-a jarcento tiu ĉi regiono evoluis kiel parto de mezepoka holasica provinco kaj post 1318 kiel parto de silezia Opava princlando. Komence de la 13-a jarcento, en la tempo de regado de Přemyslidoj kaj ĉefe merite de koloniiga klopodo de velehrada monaĥejo estas la teritorio loĝigata de koloniistoj, kiuj venas precipe el germane parolantaj regionoj. Komence de la 40-aj jaroj de la 13-a jarcento estas la teritorio dezertigita de invado de mongoloj. Ekde la unua duono de la 15-a jarcento Hluĉinio por ia tempo aliĝis al Hungara reĝlando.

La 16-a ĝis la 17-a jarcentoj

Dum la tridekjara milito, kiam la teritorio estis parto de Habsburga monarkio, Hluĉinio estis dekumita precipe de atakoj de danaj kaj svedaj soldistaj soldataroj, kiuj ĉi tie rabis kaj forbruligis vilaĝojn Kravaře, Kouty (nuna parto de Kravaře), Chuchelná, Píšť kaj urbojn Dolní Benešov kaj Hlučín. En Hlučín mem estis tute forbruligitaj 80 domoj, en vico da vilaĝoj la loĝantaro estis dekumita je duono, kelke da vilaĝoj pereis tute.

La 18-a ĝis la 19-a jarcentoj

Nova etapo de la historio de Hluĉinio komencis devolviĝi en duono de la 18-a jarcento. Veno de Maria Teresia sur silezia duka trono fariĝis preteksto por elvoko de aŭstria-prusa milita konflikto, kies la unua epizodo estis en la jaro 1742 fermita per vroclava paco, laŭ kiu pli granda parto de Silezio, inkluzive de maldekstreborda pejzaĝo apud rivero Opava inter urboj Opava kaj Ostrava, estis aldonita al Prusio. La hluĉiniaj vilaĝoj kaj urbetoj tiel fariĝis parto de prusia ŝtato. Sekve de napoleonaj militoj estis en la jaro 1807 per la t.n. oktobra edikto malvalidigita en Prusio, nome do ankaŭ en Hluĉinio, servuteco. En la paso de la dua duono de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj okazis senĉese pli forta alligo de vastaj tavoloj de civitanoj de Hluĉinio en politikan evoluon, kio neredoneble celis al unuiĝo kun ŝtate politika nacio prusia. Politike la loĝantaro alpremiĝis al la prusia ŝtata ideologio, kio estis senintenca rezulto de ties ekonomia dependeco, sed ankaŭ persona decido kaj montro de libera volo.

1918 - 1945

Malvenko de Centraj Potencoj en la unua mondmilito, disfalo de la germana imperio kaj la habsburga monarkio estiĝis bezono de nova ŝtatjura aranĝo de mezeŭropa spaco. Dum tiuj ĉi cirkonstancoj naskiĝis ankaŭ Ĉeĥoslovaka respubliko. Politikaj reprezentantoj de ĉeĥoj kaj slovakoj en eksterlanda kaj enlanda kontraŭhabsburga rezistmovado konsideris pri estontaj limoj de la ŝtato. Estiĝis konceptoj, kiuj kalkulis kun aligo de ampleksaj regionoj, kiuj en fora historio estis almenaŭ por momento parto de ĉeĥa ŝtato, ekz. Supra Luzacio kaj Malsupra Luzacio, Klodio, sed ankaŭ Glubĉicio kaj Raciborzio, sed kie oni supozis konsenton de tiea loĝantaro. El suda Raciborzio eĉ jam en la jaro 1915 kaj poste en 1918 aŭdiĝis signaloj: unuafoje el paroĥejo de hluĉinaj pastroj, duafoje memorando subskribita de kelkaj paroĥestroj, instruistoj, entreprenistoj kaj komercistoj, kiuj postulis ĉeĥajn politikistojn kaj en la jaro 1918 reprezentantoj de venkaj potencoj en Pariza packonferenco, por ke "oni ne forgesu tiujn ĉi regionojn, kiuj apartenas al ĉeĥa nacia posedaĵo". Sed tio estis voĉo de kelkaj unuopuloj, kiuj, kiel vidigis pluaj eventoj, bedaŭrinde eĉ ne de malproksime ne parolis per la nomo de la plena populacio de Hluĉinio. La plej granda manifestacio kontraŭ la aligo al Ĉeĥoslovaka respubliko okazis en Racibórz la 14-an de majo 1919. La kampanjo ĉesis eĉ ne post fermo de Versaila interkonsento. En neoficiala referendumo elparolis nome tutaj 93,7 % da loĝantaro de Hluĉinio deziron resti en kadro de Germanio. Oni intervenis ĉe ĉefo de interkonsenta komisiono en Berlino, protestaj telegramoj estis sendataj al registaroj de Francio, Granda Britio kaj Usono, hluĉinaj virinoj skribis al papo, delegitaroj el Racibórz malsukcese konvinkis Masarykon kaj Tusar, por ke ili revoku sin de Hluĉinio, kelkaj germanaj armeaj farantoj proponis por okazo de plebiscito en Hluĉinio armean subtenon okaze de armita kunpuŝiĝo je Teŝinio. Ĉio vane. La 3-an de februaro komencis Hluĉinon forlasi germanaj soldatoj, kio en kelkaj lokoj, precipe en Hlučín, Kravaře kaj Kobeřice, ne evitis sen akraj atakoj kontraŭ la aligo al Ĉeĥoslovakio. La armean anekson de la teritorio faris la 4-an de februaro 1920 la 3-a moravia regimento en Opava kun tre reprezentata okupo, en kies frunto veturis franca generalo Marty, d-ro Šrámek, plenvalorigita komisaro por Hluĉinio, deputitoj de nacia asembleo Zíka, Lukeš kaj d-ro Rambousek, prezidanto de landa juĝejo Kunz, financa direktoro Hrubec, landa vicprezidanto d-ro Schiller kaj pluaj. Sed la loĝantaro absolute ignoris tiun ĉi "marŝantaron" kaj entute ili ne eliris el la domoj. Šrámek tiel estis aliranta en teritorion, kie neniu bonvenigis lin. Deliminaj laboroj en Hluĉinio estis finitaj definitive nur en la jaro 1923 per aligo de vilaĝoj Hať kaj Píšť.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Supra Silezio.

La aligado de teritorio al alia ŝtata tutaĵo estis kaj estas kunigita kun grandegaj problemoj kaj apenaŭ kiam ĝi plenumos la atendadojn, kiu estas en ambaŭ flankoj enmetata en ilin. Per la transdono de Hluĉinio al la nove estiĝinta ĉeĥoslovaka ŝtato estiĝis problemo de enmembrigo, kiun oni alkutimis marki kiel "hluĉinian demandon" (Kerno de tiu ĉi demando estis destinado de nacieco kaj ŝtataneco ĉe granda parto de hluĉnia loĝantaro post la jaro 1945, sur kiu dependis konfiskado de la posedaĵo kaj forŝovo de germanoj.). Tiu ĉi demando estis solvata ankoraŭ komence de la 50-aj jaroj. La regiono de Hluĉinio fariĝis en intermilita periodo forte problema teritorio de la nova Ĉeĥoslovakio. Temis precipe pri ekonomiaj malfacilaĵoj, socia maltrankvilo kaŭzita de malfermita diskriminado el vico de majoritato, sed ankaŭ pro nekomplezo "akomodiĝi" al la novaj kondiĉoj. Logika eniĝo de ĉiuj ĉi problemoj fariĝis parlamentaj balotoj en la jaro 1935, kiam plimulto da balotantoj (73,3 %) en tiu ĉi teritorio donis sian voĉon al germanaj nacionalistaj partioj. Surbaze de munkena interkonsento Hluĉinio estis la 8-an de oktobro 1938 aligita rekte al Tria regno kaj ne al Sudetoj, kiel plimulto de ĉeĥoslovaka limregiona teritorio. Hluĉinio estis do almembrigita rekte al Germana Silezio kaj ĝi fariĝis parto de distrikto Raciborski en opola registara distrikto de prusia provinco Silezio (ekde la jaro 1941 provinco Supra Silezio). La agado de redono unusignife respondis pri konscio de germana partio pri neekdiskutebla aneco de la loĝantaro kaj la teritorio mem al Germanio. Sed tiu ĉi fakto havis ankaŭ sian ombran flankon, kiu estis kunigita kun deviga deĵoro de viroj en wehrmacht en la paso de la dua mondmilito, kies sekvo estis grandaj homaj oferoj, sufero kaj centoj da mortigitoj. Tiu ĉi evento ĝis hodiaŭ traŭmatigas parton de hluĉiniaj familioj kaj disputo je rajto rememorigi ilian memoron enportas maltrankvilon kaj kontraŭversiojn en lokan socion.[1]

Post la jaro 1945

Hluĉinio estis re-aligita al Ĉeĥoslovaka respubliko. En Hluĉinio regis tre komplikaj demografiaj rilatoj kunigitaj kun tio, ke grandega plimuklto de loĝantaro en la jaro 1939 aliĝis al germana minoritato en Ĉeĥoslovakio (52 mil de personoj). La kerno de la t.n. hluĉinia problemo estis do destino de nacieco kaj ŝtataneco, de kio precipe dependis konfiskado de posedaĵo kaj forŝovo de germanoj. Tiu ĉi problemo estis solvata ankoraŭ komence de la 50-aj jaroj kaj sume estis forŝovitaj proksimume 4,1 mil personoj, do minimuma nombro de la germana nacieco (en la jaro 1947 ĉi tie vivis 47.437 loĝantoj). Same neklara estis ankaŭ paso de la konfiskadoj, ĉar direktivoj validaj por Ĉeĥoslovakio estis sur tiu ĉi teritorio neuzeblaj, ĉar en Hluĉinio oni konfiskus laŭ ili en la praktiko ĉion.

Fotografia projekto Homoj de Hluĉinio

Loĝantoj kaj pejzaĝo de Hluĉinio estis ĉefa temo de fotografia projekto Homoj de Hluĉinio de la deknaŭaj jaroj de la 20-a jarcento. Ĝi estis farata inter la jaroj 1993 - 1998. En la projekto laboris dekoj de aŭtoroj. La fotografado okazis dum kunlaborado de vilaĝoj tiel, ke grupo de fotografistoj dum tempo de kelke da monatoj vizitis unu konkretan vilaĝon sur la teritorio de Hluĉinio. Ili interkonatiĝis kun lokaj homoj dokumentante ilian ĉiutagan vivon. Plimulton de fotografioj estiĝintaj enkadre de la projekto eblas envicigi en kategorion dokumenta fotografio, la aŭtoroj escepte interesiĝis ankaŭ pri portreto aŭ pejzaĝo.

Referencoj

Rilataj temoj

Vidu ankaŭ