Uĵupis (litoveUžupis; jideזארעטשע, beloruseЗарэчча, ruseЗаречье, poleZarzecze) estas kvartalo en Vilno, ĉefurbo de Litovio, nome en la malnova parto de Vilno,[1] kaj Monda heredaĵo de Unesko. Užupis signifas "transrivere" aŭ "la alia bordo de la rivero" en la litova kaj referencas al la rivero Vilnia;;[2][3][4] dum la litova nomo Vilnius deriviĝis el Vilnia.[5] Tiu ĉi distrikto populariĝis fare de artistoj dum iome da tempo,[6][7] kaj estis komparita kun Montmartre en Parizo kaj kun Christiania en Kopenhago,[8][7] pro sia bohemieca kaj tolerema vivmaniero. La 1an de aprilo, 1997, la distrikto deklariĝis tiukadre sendependa respubliko (tio estas mikronacio Respubliko Uĵupis), kun sia propra konstitucio.[2]
En Esperanto
Lenka Doškářová en kvarpaĝa artikolo priskribas Uĵupis kaj rakontas pri la kreado de la mikronacio, kun aldono de granda parto de ĝia konstitucio kaj pluraj fotoj.[9]