La 17-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 25-an de marto 1972 en Edinburgo (Skotio, Britio). Denove Britio aranĝis la konkurson ĉar la antaŭe venkinta lando (ĉi tian fojon Monako) ne volis fari tion. La vesperon prezentis Moira Shearer.
La konkurso komencis atingi pli da populareco, oni povis vidi ĝin eĉ en multaj aziaj landoj: Japanio, Tajvano, Tajlando…
La venko de la kanto Après toi montris la multajn internaciajn eblecojn de la konkurso: la greka venkantino Vicky Leandros kantis francan kanton, komponitan de germano, kaj gajnis por Luksemburgo…
Finalo
Faktoj
Ekstera ligilo