La 2-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 3-an de marto 1957 en Frankfurt am Main. Ĝi estis prezentata de Anaid Iplikjan. La venkantino estis Corry Brokken (Nederlando) kun la kanto Net als toen.
Post la 1-a konkurso oni ŝanĝis kelkajn regulojn: De nun, la sekvantaj konkursoj okazos ĉiam en la lando kiu gajnis antaŭe. Cetere ankoraŭ paroj havis permeson partopreni sed ne grupoj. Kaŭze de tri novaj partoprenantaj landoj, ĉiu lando povis prezenti nur unu kanton (du en 1956) de nun.
La sistemo de juĝistaro estis renovigata : Ekde nun, ĉiu lando havis juĝistaron de dek juĝistoj kaj donis rezultaton per telefono. Ĉiu juĝisto povis atribui unu poenton, kune 100 poentoj el ĉiuj landoj estis atribuataj.
Malgraŭ la severa regulo pri la maksimuma daŭro de kantoj (3 minutoj kaj 30 sekundoj) estis grandaj diferencoj: Patricia Bredin, la kantisto el Britio prezentis kanton de du minutoj, la venkanto Corry Brokken kantis dum pli ol kvar minutoj kaj la itala artisto Nunzio Gallo bezonis pli ol kvin minutojn. Neniu artisto estis malkvalifikita.
Finalo
Placo
|
Numero
|
Lando
|
Artisto
|
Kanto
|
Poentoj
|
1 |
6 |
Nederlando |
Corry Brokken |
Net als toen |
31
|
2 |
8 |
Francio |
Paule Desjardins |
La belle amour |
17
|
3 |
9 |
Danio |
Birthe Wilke & Gustav Winckler |
Skibet skal sejle i nat |
10
|
4 |
2 |
Luksemburgo |
Danièle Dupré |
Tant de peine |
8
|
4 |
7 |
Germanio |
Margot Hielscher |
Telefon, Telefon |
8
|
6 |
4 |
Italio |
Nunzio Gallo |
Corde della mia chitarra |
7
|
7 |
3 |
Britio |
Patricia Bredin |
All |
6
|
8 |
1 |
Belgio |
Bobbejaan Schoepen |
Straatdeuntje |
5
|
8 |
10 |
Svislando |
Lys Assia |
L’enfant que j’étais |
5
|
10 |
5 |
Aŭstrio |
Bob Martin |
Wohin kleines Pony ? |
3
|
Faktoj
- 1-a partopreno: Aŭstrio, Britio, Danio
- Corry Brokken (Nederlando) kaj Lys Assia (Svislando) partoprenis jam en la antaŭa jaro.
- La juĝistaroj estis vokataj telefone en germana lingvo.
- Luksemburgo kaj Germanio dividis la 4-an lokon, Svislando kaj Belgio la 8-an lokon.
Eksteraj ligiloj