La 12-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 8-an de aprilo 1967 en Vieno (Aŭstrio). Ĝi estas prezentata en la Hofburg de Erika Vaal.
Post la multaj fojoj kie landoj ricevis 0 poentojn en la konkurso, oni decidis rekonduki la juĝistajn regulojn kiuj jam validis de 1957 al 1961. Dum la atribuaĵo de la poentoj la tabulo kiu montris ĉi tion ne funkciis bone kaj Erika Vaal perdis preskaŭ la esperon vidante la malordon. La embarasa rezulto: Erare ŝi deklaris la venkon jam antaŭ la lasta atribuaĵo de poentoj el Irlando.
Britio povis festi sian unuan venkon, kun Puppet on a string de Sandie Shaw kiu kantis nudpiede. Estis la dua fojo ke juna virino gajnis kun kanto pri pupo (En 1965, France Gall jam gajnis kun Poupée de cire, poupée de son)…
Finalo
Faktoj
Eksteraj ligiloj