Skota Nacia Galerio de Moderna Arto

Skota Nacia Galerio de Moderna Arto
Scottish National Gallery of Modern Art
arta muzeo
nacia muzeo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Urbo Edinburgo
Adreso 75 Belford Road
Arkitekto(j) William Burn vd
Estiĝo 1960
Koordinatoj 55° 57′ 2″ N, 3° 13′ 39″ U (mapo)55.9506-3.22746Koordinatoj: 55° 57′ 2″ N, 3° 13′ 39″ U (mapo)
Skota Nacia Galerio de Moderna Arto (Edinburgo)
Skota Nacia Galerio de Moderna Arto (Edinburgo)
DEC
Situo de Skota Nacia Galerio de Moderna Arto
Map
Skota Nacia Galerio de Moderna Arto
Jaraj vizitantoj: 457 655 (2015) Redakti la valoron en Wikidata
Parto de Nacia Galeriaro de Skotlando vd
Retpaĝo https://www.nationalgalleries.org/visit/scottish-national-gallery-modern-art
vdr

La Skota Nacia Galerio de Moderna Arto (angle Scottish National Gallery of Modern Art) estas moderna arta muzeo situanta en Edinburgo, Skotlando. La galerio formas parton de la Naciaj Galerioj de Skotlando.

En 2019, la Skota Nacia Galerio de Moderna Arto estis vizitita de ĉirkaŭ 508 000 homoj.  En 2023 la nombro da vizitantoj estis proksimume 308 000 homoj.

Priskribo

La muzeo malfermiĝis en 1960 en Inverleith House [1] en la Reĝaj Ĝardenoj. En 1980 la muzeo translokiĝis al la nuna novklasika konstruaĵo. La konstruaĵo estis konstruita fare de William Burn inter 1825 kaj 1828 por John Watson's Hospital [2]. Antaŭ la muzeokonstruaĵo estas skulptaĵĝardeno kun verkoj de Henry Moore, Rachel Whiteread, Tony Cragg kaj Barbara Hepworth. La verko "Landform" de Charles Jencks estas integrita en la gazonon antaŭ la muzeo. La muzeo ekspozicias verkojn de Pablo Picasso, Georges Braque, Piet Mondrian, Ben Nicholson, Henri Matisse, Andy Warhol, Roy Lichtenstein, La Skotaj Koloristoj, Peter Howson, Levannah Harris, Francis Bacon, Lucian Freud same kiel artaĵojn en la kubisma stilo kaj la galerio montras verkojn Arton el Francio kaj Rusio de la komenco de la 20-a jarcento.

En 2012, Naciaj Galerioj de Skotlando travivis remarkigo kaj la du galerioj ĉe Belford Road estis renomita Modern One (Moderna Unu) kaj Modern Two (Moderna Du) [3][4].

Galerio

z

Referencoj

  1. History & Architecture − Scottish National Gallery of Modern Art − Visit − National Galleries of Scotland. Arkivita el la originalo je 2015-09-05. Alirita 19 May 2015 .
  2. Potter, MatthewC. (2017) The Concept of the 'Master' in Art Education in Britain and Ireland, 1770 to the Present (angle). Routledge. ISBN 9781351545471.
  3. O Street creates unifying brands for Scottish galleries - Design Week (8 June 2011). Arkivita el la originalo je 12 April 2018. Alirita 12 April 2018 .
  4. There will be no Miracles Here. Alirita 21 February 2020 .

Eksteraj ligiloj