La Reĝa observatorio de Greenwich (angleRoyal Greenwich Observatory), estas astronomia observatorio fondita en 1675 en la Londona kvartalo Greenwich, kie ĝi funkciis ĝis 1948. Poste ĝi reeklaboris en Herstmonceux kaj (de 1990) en Kembriĝo.
La observatorio, aŭ pli ekzakte la mezo de ĝia teleskopo, estas la punkto, kiu difinas la nulmeridianon kaj tiel la tutan koordinatan reton.
En 1997 UNESKO deklaris la ensemblon de Greenwich monda kulturheredaĵo, inkluzive de la Royal Greenwich Observatory, Queen’s House, Greenwich Park kaj National Maritime Museum.
Historio
1675 fondita kiel Royal Observatory, Greenwich de reĝo Karlo la 2-a de Britio. Ĝi estas la unua instituto specialigita pri astronomiaj esploroj. John Flamsteed estis instalita kiel unua direktoro. Spite al manko de mono Flamsteed konstruigis domojn kaj starigis du teleskopojn (je propra kosto).
1712 Halley publikigis la unuan akuratan mapon de la ĉielo - sen la permeso de Flamsteed, kiu - furiozege - bruligis ĉiun kopion de la verko, kiun li trovas.
1725 Post la morto de Flamsteed la vidvino publikigis lian katalogon de steloj, trivoluman verkon, kiu tabele donas la pozicion de 3.000 steloj en la norda hemisfero.
1957 (en Herstmonceux) renomigita al Royal Greenwich Observatory (RGO). La domoj en Greenwich estis nomitaj Old Royal Greenwich Observatory (malnova observejo).
1990 Translokiĝo al Cambridge.
1998 Fermo. La institucioj en Greenwich estis renomita al Greenwich Royal Observatory (do, ne plu "malnova"), kiuj nun estas departamento de la National Maritime Museum (Nacia muzeo pri maro).