La termino azeroj en Irano (azerbajĝaneایران آذربایجانلیلاری - Iran azərbaycanlıları) grupigas la civitanojn de la ŝtato Irano de azera etneco kiuj parolas la azeran lingvon (aŭ azerbajĝanan lingvon) kiel sia gepatra lingvo.
Azeroj konsistigas la duan plej grandan etnon en la ŝtato, signife pli multnombran ol ĉiuj aliaj etnoj, kaj konsistigas senkompare la plej grandan etnan malplimulton.[1] Krome, la plej granda nombro de etnaj azeroj en la mondo loĝas en Irano, grupo signife pli multnombra ol tiu en la najbara respubliko Azerbajĝano.
↑(angla) Intervjuo kun Fakhteh Zamani, azer-irana malplimultrajta aktivisto, UN, Ĝenevo 16-a decembro 2008, konsultita la 17-an de marto 2017 pri la situacio de la lingvaj rajtoj.
↑Ĉiuj oficialaj registaraj dokumentoj estas en la persa kaj 20 milionoj da azeroj estas senhavigitaj de edukado en sia propra lingvo, la azera, kaj ankaŭ la justico estas nur en la persa. Artikolo 15 de la irana konstitucio mencias lingvajn rajtojn, sed ili ne estas implementitaj kaj se lingvaj rajtoaktivistoj petas la implementadon okazas ke ili estas torturataj.