Eleftheria "Elle" Eleftheriou (greke Ελευθερία Ελευθερίου; naskiĝis la 12-an de majo 1989 (nun 1989-05-12), do nun 35-jara) estas greklingva kipra kantistino kiu konatiĝis en Grekio kaj Kipro per sia kantado por la greklingva versio de la (origine brita) televida kantokonkurso The X Factor. Ŝi en 2006 partoprenis en la kipra nacia konkurso de la Eŭrovido-Kantokonkurso, kaj en 2010 en la greka nacia konkurso. En la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo ŝi reprezentis Grekion per la kanto Aphrodisiac ("afrodizio"), kaj pasis al la finalo, kie la bone farita greka kontribuaĵo tamen ne atingis elstaran pozicion.