Moshup estis giganto, kiu , laŭ indianaj legendoj, vivis ĉe la marbordo de Nov-Anglio, kaj estis responsulo de variaĵo da geologiaj trajtoj. Celante bonteni ekvilibron, li edziĝis al Avino Squannit, estrino kaj kuraculino de la Makiawasug aŭ Malgranda Gento, kiu vivis proksime. La malbona vetero estis atribuata al tempoj kiam la geedzoj kverelis.
Ĝia merkura MOID estas 0,10581 AU (15,829 milionoj da km).
Ĝia venusa MOID estas 0,20025 AU (29,957 milionoj da km).
Ĝia tera MOID estas 0,01309 AU (1,958 miliono da km), tio, kiu faras de ĝi potence danĝeran objekton. Tamen, radaraj mezuroj indikis ke estas nenia signifa danĝero de kolizio dum la venonta miljaro.
Pro la rapida rotacio de la asteroido, partikloj de ties surfaco emas gliti ĝis la supro de la kresto, kiu paradokse estas la "plej malalta punkto" de la asteroido; la partikloj ĉe la supro de la kresto estas feble ligataj al la asteroido, pro la centrifuga forto, ili estas proksimaj esti elĵetitaj en la kosmon. Sufiĉus, ke partiklo estus levita de kelkaj metroj, por ke ĝi troviĝus en samdaŭra orbito. La ĉeesto de satelito resendus tiun partiklon al la surfaco de la asteroido, kie ĝi rekomencus sian glitadon al ekvatoro.[3]
Radaraj observoj permesis konfirmis la ĉeeston de satelito.[4]
Tiu satelito havas estimatan diametron de 0,451 ± 0,027 km kun elipsoidan formon de 1,532 x 1,495 x 1,347 km, orbitan duonan grandakson 2,548 ± 0,015 km kaj orbitan periodon de 0,7259 ± 0,0015 tago (17,42 ± 0,036 horoj) kaj sama rotacia periodo: la satelito estas en ligita rotacio, kun ĝia granda akso direktata laŭ la rekto Moshup – Squannit.
La maso de la sistemo estis kalkulita je 2,49x1012 ± 5,4x1010 kg, La denso de Moshup estas 1,97 ± 0,24 g/cm³ kaj tiu de Squannit: 2,81 ± 0,82 g/cm³.
La satelito Squannit havas malsimplan orbitan dinamikon: kvankam en ligita rotacio, ĝi montras osciladojn, aŭ balancadojn, de tiel granda amplitudo, ke ĝi estas rigardita kiel la objekto plej ekscitata en la sunsistemo. La kialo estus la oftaj pasoj proksime de la Suno per kiuj la duopa sistemo reakiras eksciton.[5]
La osciloj de Squannit povas kialigi ties pli grandan denson: estigante skuojn, kiuj kompaktigus la materialon de la luno.