Municipo Vyšehněvice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en milde ondiĝinta pejzaĝo inter riveroj Cidlina kaj Elbo, 12 km sudoriente de urbo Chlumec nad Cidlinou, 9 km nordokcidente de urbo Lázně Bohdaneč. Vivas ĉi tie 259 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rohovládova Bělá, Sopřeč, Voleč, Vlčí Habřina kaj Žáravice.
Historio
La vilaĝo Vyšehněvice estis unue rememorata en la jaro 1342. La unua mencio pri fortikaĵeto estas el la jaro 1403, kiam fratoj el Vyšehněvice fondis kapelanejon Vyšehněvice ĉe la preĝejo en Rohovládova Bělá. Jindřich Střela el Rokyce vendis en la jaro 1538 la vilaĝon, korton kaj fortikaĵeton al Jan el Pernštejn kiu alligis ilin al la sinjorejo de Pardubice.
Tuta katastra areo de Vyšehněvice estas 418 ha, el ĝi 85% okupas plugkampoj.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 365 |
---|
1880 | 365 |
---|
1890 | 374 |
---|
1900 | 380 |
---|
1910 | 376 |
---|
1921 | 368 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 321 |
---|
1950 | 237 |
---|
1961 | 267 |
---|
1970 | 248 |
---|
1980 | 210 |
---|
1991 | 245 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 231 |
---|
2011 | 215 |
---|
2014 | 225 |
---|
2016 | 237 |
---|
2017 | 247 |
---|
2018 | 253 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 255 |
---|
2020 | 262 |
---|
2021 | 249 |
---|
2022 | 252 |
---|
2023 | 259 |
---|
2024 | 259 |
---|
Memorindaĵoj
- Monumento al la falintoj en la unua mondmilito
- Ŝtona kruco kaj kampanileto en centro de la vilaĝo
- Estinta fortikaĵejo, nun n-ro 4
- Alkoholfarejo el la jaro 1904 kun origina instalaĵo
Literaturo
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Eksteraj ligiloj