Vilaĝo Ostrov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 6 km nordokcidente de la urbo Lanškroun, en longo kvar kilometrojn en valo de Ostrovský rivereto, apud la ŝoseo n-ro 313 inter Lanškroun kaj Letohrad. Vivas ĉi tie 713 loĝantoj (2024).
La vilaĝo estas unue skribe rememorata sub nomo villa Michaelis en la unua dota akto de la reĝo Venceslao la 2-a en la jaro 1292, per kiu li donacis sinjorejon Lanšperk al de li fondita nova monaĥejo en Zbraslav. La dua historia mencio pri la vilaĝo, nomata germane Michelsdorf, estas el la jaro 1304 en la dua dota akto de la reĝo. Videblas, ke malgraŭ sia proksimeco al Lanškroun, apartenis Ostrov de sia ekesto al la sinjorejo Lanšperk. Kaj plano de tiu huba vilaĝo, kaj ĝia origine germana nomo, derivita verŝajne de nomo de la fondinto, atestas, ke ĝi estis fondita de germanaj koloniistoj. Ĉeĥa nomo Vostrev estas unue uzita en la jaro 1417 en urba libro de Česká Třebová.
Historiaj aktoj atestas, ke jam en la jaro 1362 en Ostrov estis hereda vilaĝestrejo kaj en 1349 paroĥejo. Antaŭ la tridekjara milito estis la vilaĝo, same kiel la tuta ĉirkaŭaĵo, evangeliana. Sed post la milito nova posedanto de la sinjorejo ĉiujn evangelianaj klerikoj forpelis kaj devigis la subulojn rekatoliĝi.
Loĝantoj de Ostrov vivtenis sin preskaŭ senescepte per terkultivado. En la 19-a jarcento multaj homoj kolektis harojn por produktado de perukoj.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
1 589
1880
1 453
1890
1 419
1900
1 321
1910
1 335
1921
1 137
Jaro
Loĝantoj
1930
1 087
1950
625
1961
585
1970
561
1980
598
1991
584
Jaro
Loĝantoj
2001
578
2014
667
2016
687
2017
684
2018
682
2019
684
Jaro
Loĝantoj
2020
692
2021
632
2022
699
2023
741
2024
713
Memorindaĵoj
Preĝejo
Baroka preĝejo de Sankta Nikolao estis konstruita en la jaro 1773 sur la loko de forbruligita kirko el 1685. Ĝi estas ununava kun kvadrata presbiterejo kaj sakristio sur dekstra flanko. La prisma turo, alkonstruita iom malfrue, troviĝas antaŭ la okcidenta fronto. Ĝi estas membrigita per zonoj en stuko. La ĉefportalo estas oblonga kun trilatera supraporto portata per volutaj kantilevroj. Interno estas plafonita per krucaj volboj, la vandoj estas membrigitaj per pilastroj, la fenestroj estas oblongaj volbitaj per segmentoj.
La ĉefaltaro estas novtempa el la jaro 1886 de P. Musil, kun statuoj de du episkopoj el la dua duono de 18-a jarcento. La flanka altaro de Sankta Johano Nepomuka, ankaŭ novtempa, kun statuoj de du anĝeloj el la dua duono de 18-a jarcento. La predikejo estas figure ornamita, la baptujo portas reliefon de Bapto de Kristo el la duono de 19-a jarcento. La kalvaria vojo estis repentrita en la jaro 1857.
Malnova vilaĝestrejo
Estinta vilaĝestrejo estas vasta duetaĝa empira konstruaĵo kun mansarda tegmento, rekonstruita en la jaro 1877. Fasado estas membrigita per toskanaj pilastroj, meze estas ortangula portalo kadrita per toskanaj duonkolonoj.
Bibliografio
Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.