- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Pardubice. Pri pereinta vilaĝo en distrikto Louny temas artikolo Selmice (pereinta vilaĝo).
Municipo Selmice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, ĉe la rivero Elbo, 12 km okcidente de la urbo Přelouč, 12 km nordoriente de la urbo Chvaletice. Vivas ĉi tie 136 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Trnávka, Chvaletice, Hlavečník, Labské Chrčice kaj Kladruby nad Labem.
Historio
La vilaĝo Selmice estis de la jaro 1142 posedaĵo de la monaĥejo en Sedlec, en la jaro 1368 estis atestita la paroĥeja preĝejo.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 259 |
---|
1880 | 286 |
---|
1890 | 259 |
---|
1900 | 268 |
---|
1910 | 289 |
---|
1921 | 275 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 268 |
---|
1950 | 222 |
---|
1961 | 226 |
---|
1970 | 206 |
---|
1980 | 166 |
---|
1991 | 137 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 133 |
---|
2011 | 235 |
---|
2014 | 205 |
---|
2016 | 211 |
---|
2017 | 206 |
---|
2018 | 203 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 192 |
---|
2020 | 195 |
---|
2021 | 144 |
---|
2022 | 132 |
---|
2023 | 140 |
---|
2024 | 136 |
---|
Memorindaĵoj
Preĝejo
La ligna kirko estis en la jaro 1831 malkonstruita. La nova masonita preĝejo de Sankta Adalberto, pseŭdogotika, estis konstruita nur en la jaro 1907 laŭ planoj de J. Hrádek.
La ekipaĵo estas ankaŭ pseŭdogotika, bildo sur ĉefaltaro de František Dvořák el la jaro 1907, Kalvaria vojo de Untersberger el la jaro 1896.
Ĉevalbredejo
Ĉevalbredejo Františkov el la jaroj 1829 - 1831 apartenis al ĉevalbredejo Kladruby nad Labem. Konstruigis ĝin imperiestro Francisko la 1-a. Rekonstruita estis en la jaro 1855.
Statuo
Statuo de Sankta Gotardo estas el la jaro 1729.
Bibliografio
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.