Municipo Dolní Roveň situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo apud rivero Loučná, 5 km sude de urbo Holice kaj 15 km oriente de urbo Pardubice, ĉe ŝoseo n-ro 322 inter Pardubice kaj Vysoká u Holic. Vivas ĉi tie 2 116 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Moravany, Holice, Dašice, Ostřetín, Uhersko, Dolní Ředice, Trusnov kaj Horní Ředice.
Historio
Nuntempa komunumo Dolní Roveň konsistas el kvar kuniĝitaj vilaĝoj, nome Dolní Roveň, Horní Roveň, Komárov kaj Litětiny. La vilaĝo Roveň ekestis verŝajne en la duono de la 13-a jarcento, kiam en Bohemion estis invititaj germanaj koloniistoj por fondi domarojn. La origina nomo de la vilaĝo estis Waltersdorf kaj oni derivis ĝin verŝajne de nomo de la germana koloniisto. La unuaj skribaj dokumentoj pri Waltersdorf estas el la jaro 1336, sed jam en la jaro 1349 estas dokumentita ĉeĥa nomo Roveň. La origina centro de la vilaĝo estis eble en loko de nuna vilaĝparto Horní Roveň, kie estis vilaĝestrejo kaj privilegia gastejo.
La domaro estis origine "reĝa artiklo", en la dua duono ĝi fariĝis havaĵo de familio Šternberk, poste havis ĝin genro Slavníkovci kaj ĉefe la familio Pernštejn, dum kies regado la komunumo ekfloris kaj fariĝis signifa.
Parto de domaro Komárov apartenis eble al la monaĥinejo Sezemice, la alia parto estis memstara kampnobelejo kaj apartenis al aliaj posedantoj. En la 16-a jarcento tuta vilaĝo sinsekve fariĝis parto de senjorejo Pardubice.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 500 |
---|
1880 | 2 667 |
---|
1890 | 2 694 |
---|
1900 | 2 697 |
---|
1910 | 2 853 |
---|
1921 | 2 703 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 851 |
---|
1950 | 2 250 |
---|
1961 | 2 405 |
---|
1970 | 2 094 |
---|
1980 | 1 978 |
---|
1991 | 1 909 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 1 858 |
---|
2014 | 1 993 |
---|
2016 | 1 997 |
---|
2017 | 2 002 |
---|
2018 | 2 031 |
---|
2019 | 2 033 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 2 050 |
---|
2021 | 1 993 |
---|
2022 | 2 064 |
---|
2023 | 2 120 |
---|
2024 | 2 116 |
---|
Partoj de municipo
Vidindaĵoj
Preĝejo kaj sonorilejo
Samtempe kun konstruo de la domaro estis konstruita ankaŭ ligna preĝejeto. En skribaj dokumentoj ĝi estas unuafoje memorigata en la jaro 1349. La nuna preĝejo en Horní Roveň estas konstruita sur la loko de estinta ligna preĝejeto en la jaro 1699. La sonorilejo estas el la jaro 1799.
Lernejo
Por vivo de la vilaĝo estis grava baza kaj daŭriga lernejoj. Lernejo apartenanta al paroĥejo estas dokumentita jam en la jaro 1635, en la jaroj 1703 ĝis 1875 funkciis memstara ligna lerneja domo kaj poste estis konstruita masonita lerneja konstruaĵo.
Fervojo
Al la fervoja reto estis Dolní Roveň ligita en la jaro 1899 per fervojo el Heřmanův Městec trans Moravany al Holice kaj Borohrádek.
Preĝejo en Komárov
Preĝejo de Sankta Nikolao en Komárov estis menciita en la jaro 1350 kiel filia al la preĝejo en Roveň. Origine ligna preĝejo estis rekonstruita en la jaro 1877. El la preĝeja inventaro estas la plej aĝa bildo de Sankta Nikolao el la jaro 1688.
Naturo
Sur orienta flanko de la vilaĝo situas arbaro Boršov. Negranda herbejo najbaranta al la arbaro estis en la jaro 1952 proklamita Ŝtata natura rezervejo. Estas ĉi tie la plej granda kreskejo de Kalika genciano (Gentiana pneumonanthe) en Ĉeĥio. Plue kreskas ĉi tie Farboseratulo (Serratula tinctoria), Faska dianto (Dianthus armeria) kaj Superba dianto (Dianthus superbus).
Sur la suda flanko de la arbaro estas fiŝlago Lodrant, kiu kun apuda arbaro estas naturscience valora loko proponita al ŝtata protektado. Oni povas ĉi tie vidi grizan ardeon (Ardea cinerea), Grandan botaŭron (Botaurus stellaris), Riveran lokustelon (Locustella fluviatilis), habroptilon (Habroptila), Barbopanuron (Panurus biarmicus) kaj multajn pliajn. El kreskaĵoj aperas ĉi tie Laktoflora violo (Viola stagnina), stelario longfolia (Stellaria longifolia) kaj pliaj raraĵoj.
Turismo
Al turistoj estas la regiono alirebla per sekvado de verde signita pado de la fervoja stacio Uhersko, laŭlonge sur digo de la fiŝlago Lodrant kaj plu al Horní Jelení kaj Vysoké Chvojno. El nealtaj montetoj Praška (258 m) kaj Hlaváč (246 m) estas dum favora vetero videbla bela panoramo al proksima ĉirkaŭaĵo, sed ankaŭ al Bohemia-Moravia montetaro, Fera montaro, Orlica montaro kaj al Gigantmontaro.
Naskiĝintoj
El signifaj naskiĝintoj oni devas memorigi František Udržal (naskiĝinta en 1866 en domo n-ro 81), ĉeĥa politikisto aktiva dum fino de la 19-a kaj en la unua duono de la 20-a jarcentoj. Li funkciis kiel ministro por nacia defendo, nelonge kiel ĉefministro. En la komunumo li meritis pri konstruado de lernejoj, gimnastikejo de la asocio Sokol kaj konstruo de vilaĝdomo.
Literaturo
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Eksteraj ligiloj
Partoj de municipo Dolní Roveň (4) |
---|
|
|