Svatý Jiří estas municipo situanta en Ĉeĥio, en regiono Pardubice, en distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe la ŝoseo n-ro 315 inter Ústí nad Orlicí kaj Choceň, 12 km okcidente de Ústí nad Orlicí kaj 6 km sude de Choceň. Vivas ĉi tie 292 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vračovice-Orlov, Voděrady, Jehnědí, Zálší, Zářecká Lhota, Oucmanice kaj Kosořín.
Historio
Vilaĝo Svatý Jiří (Sankta Georgo) estas la unua loko en distrikto Ústí nad Orlicí, kiu estas atestita per fakte originala dokumento el la jaro 1199, per kiu estas al la kapelo donita de kaloĉa ĉefepiskopo Saul rajto donadi eksterordinarajn senkulpigilojn. Tio atestas pri aparta signifo de la vilaĝo en tempoj, kiam en granda parto de nuntempa distrikto koloniigo nur komenciĝadis. Ĝis nun oni ne scias kiu fondis la vilaĝon, nek de kie venis la unuaj loĝantoj, kiuj estis celkaŭzoj por konstruo de la kapelo. Sed oni konas, ke temis pri vilaĝo fondita ekster teritorio de malnovaj setlejoj en malmulte loĝata regiono ĉe rando de arbarego, kiu sterniĝis de nuna Choceň ĝis limo de Moravio. Pro tio estis ĉi tieaj loĝantoj por certa tempo favorataj per mildigo de feŭdaj devoj. La vilaĝoj ĉi tie estis pro tio ofte nomataj "Lhota" (ĉeĥe "lhůta" - limtempo, malnovĉeĥe "lhota"). En menciita dokumento nuna vilaĝo Svatý Jiří estas do nomata "Lhota kun kirko Svatý Jiří", en aliaj dokumentoj ĝi estas Sur Lhota, Lhota ĉe kirko Svatý Jiří, Vilaĝo Svatý Jiří, Meza Lhota. De la 16-a jarcento la nomo estas Svatý Jiří. Nur al komunistoj ŝajnis la nomo ideologie netaŭga kaj en la jaro 1959 ŝanĝis ĝin je "Nový Jiří", sed de 1990 estas ree uzata la historia nomo.
En la jaro 1506 aĉetis la vilaĝon Jan Kostka el Postupice kaj de tiam ĝi ligiĝis al la sinjorejo Brandýs nad Orlicí ĝis nuligo de feŭdismo.
En la jaro 1890 estis konstruita nova lernejo. Ĝis tiam oni instruis en la domo n-ro 32.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 413 |
---|
1880 | 445 |
---|
1890 | 416 |
---|
1900 | 416 |
---|
1910 | 428 |
---|
1921 | 394 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 359 |
---|
1950 | 315 |
---|
1961 | 300 |
---|
1970 | 275 |
---|
1980 | 315 |
---|
1991 | 292 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 300 |
---|
2014 | 314 |
---|
2016 | 309 |
---|
2017 | 293 |
---|
2018 | 294 |
---|
2019 | 293 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 290 |
---|
2021 | 272 |
---|
2022 | 288 |
---|
2023 | 291 |
---|
2024 | 292 |
---|
Partoj de municipo
Memorindaĵoj
Origine frugotika, rekonstruita baroke en la jaro 1757, estas ununava kun ortangule fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj prisma turo en la okcidenta fronto. Fasadoj estas simplaj, nemembrigitaj. La presbiterejo estas volbita barele kun eĝohavaj segmentoj, en la orienta vando estas sankta ŝranko el la dua duono de 14-a jarcento. Triumfa arko estas duoncirkla. La navo estas volbita per du prusaj plataĵoj, en okcidenta parto estas nesubvolbita ĥorejo sur du kolonoj. La sakristio kaj subturejo estas platplafonaj.
La ĉefaltaro estas baroka el la unua duono de 18-a jarcento, portala kun statuoj de Sankta Vito kaj Sankta Venceslao. La flankaj altaroj kaj predikejo estas ornamitaj per statuetoj de predikantaj evangeliistoj el la jaro 1824. Ligna statueto de Sankta Josefo kun Jezuo el la komenco de 16-a jarcento, bildo sur ligno de "Madono kun infano" el la 16-a jarcento.
Statuoj
- Sankta Johano Nepomuka el la jaro1852, en la vilaĝo apud la vojo al fiŝlago,
- krucifikso antaŭ la preĝejo el 1868,
- Sankta Georgo sur soklo kun reliefo kaj
- Sankta Floriano el la jaro 1873, apud la fiŝlago.
Popola arĥitekturo
- Domo n-ro 21 el la unua duono de 19-a jarcento,
- n-ro 34 el 1834.
Fotoj
Literaturo
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Partoj de municipo Svatý Jiří (3) |
---|
|
|