Municipo Řetová situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 5 km sude de la urbo Ústí nad Orlicí apud la ŝoseo inter Přívrat kaj Řetůvka. Vivas ĉi tie 707 loĝantoj (2024).
Oficialaj partoj de la komunumo en Řetová ne ekzistas. Neoficialaj estas domaroj Na Mandlu, Na Bahnech kaj Pustina.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sloupnice, Dlouhá Třebová, Přívrat, Řetůvka kaj Ústí nad Orlicí.
Historio
La unua skriba atestaĵo pri ekesto de Řetová estas en akto de la reĝo Venceslao la 2-a pri fondo de monaĥejo en Zbraslav, per kiu li donacis al la klostro grandan nombron de orientbohemiaj bienoj kaj ankaŭ la sinjorejon Lanšperk al kiu tiam Řetová apartenis.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 220 |
---|
1880 | 1 206 |
---|
1890 | 1 189 |
---|
1900 | 1 129 |
---|
1910 | 1 170 |
---|
1921 | 1 084 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 035 |
---|
1950 | 851 |
---|
1961 | 836 |
---|
1970 | 761 |
---|
1980 | 734 |
---|
1991 | 637 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 624 |
---|
2011 | 678 |
---|
2014 | 693 |
---|
2016 | 677 |
---|
2017 | 692 |
---|
2018 | 682 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 698 |
---|
2020 | 702 |
---|
2021 | 649 |
---|
2022 | 695 |
---|
2023 | 720 |
---|
2024 | 707 |
---|
Turismo
En suda flanko de la vilaĝo apartenas al Řetová vasta ripoza areo Mandl kun pli ol cent kabanoj, restoracio, natura banejo kaj signitaj turismaj padoj. En oriento, proksime de la vilaĝo estas plua ripoza centro Presy kun restoracio kaj tri fiŝlagoj. Norde troviĝas arbarriĉa montodorso finita per monteto nomata "Andrlův chlum" kun altitudo 559,5 m, turisma kabano kun belvideja turo 50 m alta kaj galerio en alto 34,6 m.
Pluaj fotoj
Bibliografio
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.