En centro de la vilaĝo estas pseŭdorenesanca preĝejo de Sankta Jozefo konstruita en la fino de 19-a jarcenco. Ĝi estas ununava oblonga kun prisma turo. En presbiterejo ĝi estas barele volbita, la navo havas platan plafonon.
La ekipaĵo estas samtempa, sur dekstra flanka altaro estas valora baroka statuo de Sankta Johano Nepomuka.
Statuoj
Antaŭ la preĝejo estas ŝtona statuaro de Kalvario el la jaro 1802.
En orienta parto de la vilaĝo, antaŭ la muelejo estas barokaj statuoj de Sankta Johano Nepomuka kaj de Sankta Floriano el la jaro 1733.
Ĉe la ŝosea subveturejo de fervojo estas kolono de Sankta Triunuo el la jaro 1785.
Muzeo
Muzeo en Lichkov troviĝas ĉe okcidenta rando de la vilaĝo. Areo de la muzeo estas bone trovebla laŭ karakteriza silueto de blenda kloŝo sur infanteria fuorto K-S-32 "Na růžku", kiu estis parto de linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, konstruitaj inter la jaroj 1935–1938, en kiu la muzeo troviĝas. Nuntempe ĝi prezentas ekspoziciojn:
Historio de ĉeĥoslovaka fortikaĵsistemo
Historio de Ĉeĥoslovaka armeo
Ĉeĥaj soldatoj en okcidenta kaj orienta frontoj
Literaturo
Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.