- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en ĉirkaŭaĵo de Chrudim. Pri parto de municipo Kladruby temas artikolo Tuněchody (Kladruby).
Municipo Tuněchody situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de la rivero Chrudimka, 5 km norde de la urbo Chrudim, ĉe neĉefa ŝoseo inter Pardubice kaj Chrudim. En la vilaĝon oni povas veturi buse el Pardubice kaj el Chrudim aŭ per trajno en linio Moravany - Chrudim. Vivas ĉi tie 618 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chrudim, Úhřetice, Pardubice kaj Ostřešany.
Vidindaĵoj
Preĝejo
Dominanto de la vilaĝo estas preĝejo De Sankta Johano Baptisto el la jaro 1350, baroke rekonstruita en la jaro 1690. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj fortika prisma turo antaŭ la okcidenta frontalo. La presbiterejo kaj navo estas apogataj per pilieroj, sur suda flanko estas sela portalo, sur orienta flanko de la sakristio estas pintarka portalo, sur preĝeja frontalo kun anguloj ornamitaj per pilastroj estas ŝtonaj barokaj statuoj de Sankta Johano Baptisto, Johano Nepomuka kaj de Johano Evangeliisto. En presbiterejo kaj navo estas krucformaj volboj, en norda vando estas sankta ŝranko kun trifolia supraĵo, en sakristion iras ŝtona sela portaleto. La sakristio estas ankaŭ kruce volbita. Volbo en subturejo estas barela.
Instalaĵo estas novgotika kun plastikaĵoj de A. Sucharda, aparte atentinda estas stana baptujo kun ornamentalaj kaj figuraj reliefoj el la jaro 1611.
Bieno
Bieno n-ro 34 fieras per baroka pordego.
Fortikaĵeto
Sude de la vilaĝo estas monteto Habrov, kie en la 14-a kaj 15-a jarcentoj staris fortikaĵeto.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 683 |
---|
1880 | 747 |
---|
1890 | 712 |
---|
1900 | 830 |
---|
1910 | 822 |
---|
1921 | 781 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 774 |
---|
1950 | 724 |
---|
1961 | 674 |
---|
1970 | 661 |
---|
1980 | 621 |
---|
1991 | 591 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 569 |
---|
2011 | 592 |
---|
2014 | 610 |
---|
2016 | 625 |
---|
2017 | 624 |
---|
2018 | 622 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 606 |
---|
2020 | 605 |
---|
2021 | 614 |
---|
2022 | 604 |
---|
2023 | 617 |
---|
2024 | 618 |
---|
Biciklismaj traceoj
Trans Tuněchody gvidas traceoj:
- 4112: Horní Bradlo – Křižanovice – Slatiňany – Chrudim – Sezemice kaj
- 4177: Samařov – Smrkový Týnec – Škrovád – Kunčí – Kočí – Tuněchody
Bibliografio
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj