Municipo Chvojenec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en milde ondoforma pejzaĝo inter riveroj Orlice kaj Elbo, ĉe ŝoseo n-ro 35 inter Hradec Králové kaj Brno, 12 km sudoriente de urbo Hradec Králové, 5 km antaŭ urbo Holice. Vivas ĉi tie 835 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Býšť, Rokytno, Dolní Ředice, Horní Ředice kaj Vysoké Chvojno.
Historio
Chvojenec estas unu el la plej malnovaj vilaĝoj en tiu ĉi regiono. Centro de la vilaĝo estis fortikaĵeto dekstre ĉe la ŝoseo iam nomata "kronada" aŭ "reĝa", nun ŝoseo n-ro 35, kaj maldekstre ĉe la ŝoseo al Rokytno. En loko de estinta fortikaĵeto nun estas nur malgranda monteto kun senreliefaj remparoj kaj fosaĵoj. Popoldiraĵo rakontas pri riĉa trezoro kaŝita en keloj de la ruino.
En la 14-a jarcento la senjorejo Chvojenec apartenis al la reĝo. Poste la posedantoj ŝanĝiĝis, ĝis en la jaro 1560 vendis Jaroslav de Pernštejn la senjorejon al la Reĝa kamero kaj ties ĝi estis ĝis la jaro 1856.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 697 |
---|
1880 | 778 |
---|
1890 | 816 |
---|
1900 | 836 |
---|
1910 | 772 |
---|
1921 | 806 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 827 |
---|
1950 | 622 |
---|
1961 | 679 |
---|
1970 | 598 |
---|
1980 | 646 |
---|
1991 | 592 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 586 |
---|
2014 | 746 |
---|
2016 | 748 |
---|
2017 | 738 |
---|
2018 | 747 |
---|
2019 | 709 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 721 |
---|
2021 | 727 |
---|
2022 | 713 |
---|
2023 | 826 |
---|
2024 | 835 |
---|
Eksteraj ligiloj