|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Raná
|
Raná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de la rivereto Raná, 7 km nordoriente de la urbo Hlinsko. En la vilaĝo troviĝas signifaj religiaj konstruaĵoj. Vivas ĉi tie 366 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vojtěchov, Mrákotín, Skuteč, Pokřikov, Hlinsko kaj Holetín.
Partoj de municipo
Historio
La unua skriba mencio pri vilaĝo Raná estas el la jaro 1349, kiam la vilaĝo estis parto de la sinjorejo Rychmburk. Verŝajne ĝis la 15-a jarcento ĉi tie, supre malantaŭ la preĝejo troviĝis fortikaĵeto. En la vilaĝo estis konstruataj plejparte bienoj kaj vilaĝaj domoj laŭlonge de la ĉefvojo. Sur rivereto funkciis tri muelejoj kaj lignosegejo.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 614 |
---|
1880 | 628 |
---|
1890 | 600 |
---|
1900 | 582 |
---|
1910 | 632 |
---|
1921 | 644 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 673 |
---|
1950 | 545 |
---|
1961 | 521 |
---|
1970 | 469 |
---|
1980 | 419 |
---|
1991 | 390 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 366 |
---|
2014 | 386 |
---|
2016 | 382 |
---|
2017 | 372 |
---|
2018 | 374 |
---|
2019 | 368 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 367 |
---|
2021 | 353 |
---|
2022 | 346 |
---|
2023 | 367 |
---|
2024 | 366 |
---|
Vidindaĵoj
Preĝejo
Dominanto de la vilaĝo estas preĝejo de Sankta Jakobo, staranta meze de oblonga vilaĝplaco. La preĝejo estis origine gotika kaj estis nomata jam en la jaro 1350. Ĝi estis baroke rekonstruita en la jaro 1718 kaj poste en la 19-a jarcento rearanĝita novgotike. La konstruaĵo estas ununava kun kvinlatere fermita presbiterejo kun apogpilieroj, kun sakristio sur norda flanko kaj antaŭĉambreto ĉe suda flanko de la navo. Ĝi havas prisman turon kun origine ligna, pli poste masonita sonorilejo. La fenestroj en presbiterejo estas pintarkaj kaj tiaj estas ankaŭ fenestroj en la navo post novgotika rekonstruo. La presbiterejo estas krucforme volbita, en la norda muro estas portaleto al sakristio kaj sankta ŝranko. La triumfa arko estas pinta, la navo havas platan plafonon. La ĥorejo estas ligna, antaŭĉambro kaj subturejo estas kruce volbitaj. Sur volbo de presbiterejo, sur triumfa arko kaj sur fronta muro estas fragmentoj de murpentraĵoj el la 15-a jarcento.
Ekipaĵo estas plejparte pseŭdogotika el la jaroj 1890 - 1895: la ĉefaltaro, du flankaj altaroj, predikejo. Statuoj de Sankta Aŭgusteno kaj Sankta Norberto en presbiterejo estas el la jaroj 1750 - 1760, tomboŝtono en norda muro de sakristio estas el la jaro 1877.
Tombejo
Ĉirkaŭ la preĝejo situas tombejo kun kadavrejo apud la ĉirkaŭa muro. Ĝi estas simpla oblonga konstruaĵo el la komenco de 18-a jarcento.
Paroĥestrejo
Paroĥestrejo estas klasikisma teretaĝa konstruaĵo el la jaro 1799.
Evangeliana preĝejo
Pseŭdogotika evangeliana preĝejo estas el la jaroj 1870 - 1879, konstruita sur loko de malnova preĝejo el la jaro 1783.
Kalvario
En frontalo de la domo n-ro 1 estas bonkvalita popoldevena statuaro de Kalvario.
Krucifikso
Sur vilaĝplaco staras krucifikso el la jaro 1847.
Vilaĝpartoj
Oldřetice
En Oldřetice estas konservitaj pli grandaj fermitaj bienoj kaj ĉarpentita muelejo. Sur la vilaĝplaco staras kapelo de Sankta Maria el la jaro 1894 kaj krucifikso el la jaro 1882.
Bibliografio
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Pluaj fotoj
Eksteraj ligiloj
Partoj de municipo Raná (3) |
---|
|
|