Municipo Lavičné, aŭ Nová Bělá (germane Neu-Bielau aŭ Neu Biela) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en valo de rojo Bělský potok fluanta de dekstre al rivero Svitava, proksime de ŝoseo n-ro 43 inter Hradec Králové kaj Brno, respektive inter Svitavy kaj Letovice, 9 km okcidente de urbo Březová nad Svitavou. Vivas ĉi tie 125 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rohozná, Banín, Bělá nad Svitavou kaj Svojanov.
Historio
La unua mencio pri Lavičné en historiaj dokumentoj estas el la jaro 1293. Estas interese, ke samtempe estas sciigata ankaŭ la dua nomo de la vilaĝo - Nová Bělá (Nova Bela), aŭ germane Neu-Bielau, Neu Biela. La nomo Lavičné verŝajne ekestis el multo da pontetoj trans la rivereto (ĉeĥe "ponteto" estas "lávka"). Laŭ alia opinio la nomo ekestis el la vorto "lavice", kio estas "benko" aŭ "roka benko" t.e. ebena, plata roko.
Lavičné ĉiam apartenis al la sinjorejo Svojanov.
En la jaro 1930 en Lavičné estis 271 loĝantoj, el kiuj 253 aliĝis al la germana nacio. Dum la Dua Mondmilito la vilaĝo apartenis al Germanio. Post la milito estis la germana loĝantaro ellandigita.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 270 |
---|
1880 | 281 |
---|
1890 | 291 |
---|
1900 | 330 |
---|
1910 | 330 |
---|
1921 | 294 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 271 |
---|
1950 | 168 |
---|
1961 | 183 |
---|
1970 | 166 |
---|
1980 | 153 |
---|
1991 | 162 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 136 |
---|
2011 | 116 |
---|
2014 | 114 |
---|
2016 | 113 |
---|
2017 | 114 |
---|
2018 | 113 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 117 |
---|
2020 | 115 |
---|
2021 | 112 |
---|
2022 | 120 |
---|
2023 | 124 |
---|
2024 | 125 |
---|
Memorindaĵoj
Kapelo
El la fino de 18-a jarcento devenas kapelo de Sankta Johano kaj de Sankta Paŭlo. La ekipaĵo devenas el komenco de la 19-a jarcento, bedaŭrinde en la jaro 2005 la kapelo estis elrabita.
La sonorilo en tureto estas el la jaro 1991.
Monumentoj
- Unu monumento rememoras prusan-aŭstrian militon en la jaro 1866,
- kaj la dua monumento rememoras aŭstrian-italian militon en la sama jaro.
Forĝejo
En malnova forĝejo en la vilaĝo laboris loka metiisto ankoraŭ en pasinta jarcento.
Literaturo
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Pluaj fotoj
-
Tabulo ĉe enveturejo en la municipon, konstrue kunligita kun Bělá nad Svitavou
-
Direkttabuloj antaŭ ĉefa vojkruciĝo
-
Vendejo
-
Municipa ofico