Municipo Vítějeves situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en arboriĉa orienta submontaro de Žďárské vrchy, 9 km sudokcidente de urbo Březová nad Svitavou, sternita laŭlonge de la valo de rivereto Korýtka. Vivas ĉi tie 428 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bělá nad Svitavou, Bohuňov, Chrastavec, Svojanov, Horní Poříčí kaj Študlov.
Historio
Nuntempan nomon de la vilaĝo oni uzas nur de la jaro 1923. Pli frue ĝi estis Vítová, Vítoves, Vítějoves, Königsehinzendorf, nomata ankaŭ "královská".
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 808 |
---|
1880 | 832 |
---|
1890 | 891 |
---|
1900 | 978 |
---|
1910 | 1 003 |
---|
1921 | 896 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 833 |
---|
1950 | 602 |
---|
1961 | 591 |
---|
1970 | 572 |
---|
1980 | 525 |
---|
1991 | 435 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 401 |
---|
2011 | 419 |
---|
2014 | 401 |
---|
2016 | 416 |
---|
2017 | 426 |
---|
2018 | 423 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 425 |
---|
2020 | 424 |
---|
2021 | 394 |
---|
2022 | 421 |
---|
2023 | 450 |
---|
2024 | 428 |
---|
Memorindaĵoj
Preĝejo
En centro de la vilaĝo, en tombejo sur monteto, staras preĝejo de Sankta Katarino, origine gotika el la komenco de 14-a jarcento. En la jaro 1912 estis sur loko de origina navo konstruita nova pseŭdogotika preĝejo, orientita al sudo, kaj la origina presbiterejo estis lasita kiel orienta kapelo. La preĝejo estas ununava kun kvinlatere fermita presbiterejo kaj kun sakristio sur orienta flanko. Sur okcidenta flanko de navo estas prisma turo kun embrazuraj fenestretoj kaj kun ligna turbalkono sur kreneloj. La presbiterejo havas radian volbon, la navo traban plafonon. Kapelo, la origina presbiterejo, estas gotika kun apogpilieroj, kun pintarka fenestro en orienta vando. Estas kruce volbita kun kejloprofilaj ripoj. Sur la volbo estas Kristo en mandrolo kaj simboloj de kvar evangelianoj el la komenco de 14-a jarcento. Ankaŭ sur la norda vando estas pentrita Kristo kaj duonstatuoj de sanktuloj el tempo ĉirkaŭ la jaro 1380.
En la kapelo estas baroka altaro de Sankta Katarino rozvilina kun bildo el la dua duono de 19-a jarcento. Ekipaĵo de la nova preĝejo estas moderna, la ĉefaltaro de J. Krejčík el la jaro 1912.
Tombejo
Ĉirkaŭ la tombejo estas barilmuro kun pordego, super la portalo kun reliefo de Sankta Katarino el la dua duono de 18-a jarcento.
Kruco
Sub la tombejo troviĝas ŝtona kruco el la unua duono de 19-a jarcento.
Literaturo
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj