Municipo Libecina situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 9 km sude de urbo Vysoké Mýto. Vivas ĉi tie 205 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Javorník, Zádolí, Střemošice, Leština kaj Pustina.
Historio
La unua skriba mencio pri Libecina estas el la jaro 1461, pri Javorníček el 1559. Temas pri radiala vilaĝo kun placo, ĉirkaŭ kiu situis bienoj. Nun la vilaĝplaco estas parte prikonstruita. La vilaĝo apartenis al sinjorejo Nové Hrady. Loĝantaro vivtenis sin plejparte per terkulturado. En Javorníček estis muelejo. Virinoj pligrandigadis enspezojn per brodado. Nuntempe en terkulturado estas okupita nur malgranda parto de ekonomie aktiva loĝantaro kaj plejparto el ĝi veturas labori en urbojn. Nombro de loĝantoj daŭre malrapide malkreskas kaj kvociento de ripoza semajnfina restado male altiĝas. Sinsekve estis konstruata ultrastrukturo de la vilaĝo. Terkulturista kooperativo, fondita en la jaro 1958, estis en 1996 transformita en akcia kompanio Segas.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 515 |
---|
1880 | 519 |
---|
1890 | 522 |
---|
1900 | 512 |
---|
1910 | 501 |
---|
1921 | 498 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 473 |
---|
1950 | 358 |
---|
1961 | 353 |
---|
1970 | 310 |
---|
1980 | 241 |
---|
1991 | 207 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 171 |
---|
2014 | 174 |
---|
2016 | 182 |
---|
2017 | 181 |
---|
2018 | 174 |
---|
2019 | 168 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 170 |
---|
2021 | 182 |
---|
2022 | 189 |
---|
2023 | 200 |
---|
2024 | 205 |
---|
Partoj de municipo
Memorindaĵoj
Kapeleto
Sur vilaĝplaco troviĝas novromanika kapeleto kun barokiza bulbo, konstruita en la jaro 1883.
Bienoj
Tipaj bienoj kun fermitaj kortoj estis konstruataj el tavolita opoko kaj kutime havis ankoraŭ ĉarpentitajn garbejojn. Tiaj estas ekzemple bieno n-ro 4 kaj ĉarpentita garbejo če n-ro 45.
Monumento de falintoj
En dudekaj jaroj de pasinta jarcento estis konstruita monumento de falintoj en la unua mondmilito signita "Antoch Vysoké Mýto". Antaŭnelonge ĝi estis riparita. Foto kaj detaloj estas sur la paĝo prezentata ĉi-sube.
Literaturo
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Fotoj
Eksteraj ligiloj
Partoj de municipo Libecina (2) |
---|
|
|