- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Chrudim. Pri parto de urbo Světlá nad Sázavou temas artikolo Leštinka (Světlá nad Sázavou).
Municipo Leštinka troviĝas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en montetaro Fera montaro, en valo de la rivereto Žejbro, 3 km okcidente de la urbo Skuteč. Vivas ĉi tie 174 loĝantoj (2024). En ĉirkaŭaĵo estas forlasitaj akvoplenaj ŝtonminejoj, kiujn uzas por sia trejnado amantoj de sporta mergiĝado.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Prosetín, Skuteč, Chrast kaj Vrbatův Kostelec.
Historio
La unua historia mencio pri la vilaĝo, simile kiel pri multaj vilaĝoj en vasta ĉirkaŭaĵo, estas en dokumento pri transigo de la sinjorejo Rychmburk de Smil Flaška el Pardubice al sinjoro Ota el Berkov kaj al Boček el Poděbrady.
Nomo de la vilaĝo devenas de origina nomo de la rivereto Leština, pli poste alinomita je Žejbro.
En la 19-a kaj 20-a jarcentoj ĉi tie, en ĉirkaŭaĵo de Leštinka, oni minis ŝtonon kaj produktis bonkvalitajn pavimkubojn kaj trotuarajn randŝtonojn. En minejoj en ĉirkaŭaĵo de Leštinka trovadis okupon antaŭ la dua mondmilito ĝis 600 homoj. Nun en estintaj minejoj estas pura subtere devena akvo kaj pro tio ili estas preferataj lokoj por agrabla banado, aparte profunda subakviĝado. En minejo "Družstvo" ekestis subakviĝista lernejo.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 249 |
---|
1880 | 231 |
---|
1890 | 222 |
---|
1900 | 257 |
---|
1910 | 302 |
---|
1921 | 285 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 299 |
---|
1950 | 188 |
---|
1961 | 200 |
---|
1970 | 178 |
---|
1980 | 142 |
---|
1991 | 133 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 146 |
---|
2011 | 135 |
---|
2014 | 129 |
---|
2016 | 151 |
---|
2017 | 154 |
---|
2018 | 151 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 156 |
---|
2020 | 160 |
---|
2021 | 150 |
---|
2022 | 163 |
---|
2023 | 169 |
---|
2024 | 174 |
---|
Legendo
Proksime troviĝas vilaĝeto Cejřov kaj postrestoj de estinta samnoma burgo. Legendoj rakontas, ke en la burgo rezidis nigra rabista kavaliro, kiu atakis vojaĝantojn kaj prirabadis ilin. Oni eĉ rakontas, ke la nigra kavaliro forkaptis filinon de sinjoro de Rychmburk. Pro tio la sinjoro petis reĝon pri militista helpo. La burgo Cejřov estis ĉirkaŭigita kaj post konkero ruinigita. La nigra kavaliro falis en tiu batalo.
Pluaj fotoj
-
Domo en Leštinka
-
Gastejo
-
Domoj en Leštinka
Bibliografio
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.