La unua mencio pri Semanín en historia dokumento estas el la jaro 1347, kiam ĝi apartenis al la episkopejo Litomyšl. La ĉeĥa nomo estas atestita de la komenco de 15-a jarcento. De la jaro 1976 ĝis 1998 Semanín estis parto de Česká Třebová.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
866
1880
875
1890
870
1900
864
1910
882
1921
802
Jaro
Loĝantoj
1930
732
1950
581
1961
610
1970
632
1980
587
1991
516
Jaro
Loĝantoj
2001
550
2011
604
2014
629
2016
632
2017
632
2018
624
Jaro
Loĝantoj
2019
631
2020
620
2021
602
2022
617
2023
617
2024
624
Memorindaĵoj
Preĝejo
Preĝejo de Sankta Bartolomeo estis konstruita en la jaro 1696, frubaroka, ununava kun ortangule finita presbiterejo, fasadoj estas glataj, nur la fronto estas membrigita per lizenoj. La navo estas platplafona, ligna baroka ĥorejo staras sur du lignaj kolonoj, la presbiterejo kaj sakristio estas volbitaj per krucaj volboj.
La ĉefaltaro estas baroka el la unua duono de 18-a jarcento, portala kun akantaj skulptaĵoj, ceteraj ekipaĵoj estas pseŭdorenesancaj el la 19-a jarcento.
Sonorilturo
La sonorilturo kun kadavrejo situas apud la preĝejo. Ĝi estas origine defenda, duetaĝa, prisma, teretaĝo estas masonita, la dua etaĝo estas ligna. Sur la sonorila stablo estas skulptita numero de la jaro 1721. La sonorilo devenanta el la jaro 1609 estas 0,8 m alta kaj ĝia diametro estas 1,05 m. Sur ŝtopgarnaĵo de la turetoj estas pentritaj ornamaĵoj kaj surskriboj.
Statuaroj
Du statuatroj de Sankta Triunuo.
Du statuaroj de Krucumado.
Penta kruco
Verŝajne la plej malnova memorindaĵo en la komunumo estas penta kruco en faga arbareto super la vilaĝo.
Literaturo
Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.