Municipo Janůvky situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 11 km nordoriente de urbo Březová nad Svitavou kaj 13 km okcidente de Jevíčko. Ĝi estas tre malgranda vilaĝo kun 65 loĝantoj (2024), trovebla sub montetoj de Svitava montetaro.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rudná, Březina, Pohledy kaj Křenov.
Historio
La vilaĝo estis fondita dum germana koloniigo de ĉi tiu regiono kaj antaŭ la Dua Mondmilito ĝi estis germana komunumo. Ĉeĥa nomo iom ŝanĝiĝis, estis Janušov, Janůšov, Janůvky, germane Johnsdorf.
La unua skriba raporto pri Janůvky estas el la jaro 1365, kiam ĝi estis parto de la sinjorejo Moravská Třebová.
De la duono de 19-a jarcento ĝis komenco de la 20-a jarcento oni minis ĉi tie brunan karbon, ardorezistan argilon kaj argiloŝtonon.
Turismo
Norde de la vilaĝo troviĝas vasta arbaro nomata Janůvecké čihadlo (Birdlogejo de Janůvky).
Tra Janůvky kondukas loka signita cikloturisma traceo n-ro 104 el Brněnec al Křenov.
Proksime de la vilaĝo transiras ruĝa turisma signaro de fervoja stacio en Březová nad Svitavou al Hřebečský montodorso, Anenská Studánka, Jablonné nad Orlicí, Králíky kaj Králický Sněžník.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 409 |
---|
1880 | 436 |
---|
1890 | 442 |
---|
1900 | 499 |
---|
1910 | 450 |
---|
1921 | 426 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 341 |
---|
1950 | 145 |
---|
1961 | 128 |
---|
1970 | 102 |
---|
1980 | 82 |
---|
1991 | 64 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 41 |
---|
2014 | 48 |
---|
2016 | 48 |
---|
2017 | 50 |
---|
2018 | 56 |
---|
2019 | 60 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 61 |
---|
2021 | 56 |
---|
2022 | 59 |
---|
2023 | 63 |
---|
2024 | 65 |
---|
Vidu ankaŭ
Pluaj fotoj
-
Fajroestingista armilejo
-
Malgranda akvoturo
-
Ŝoseo al Křenov
Eksteraj ligiloj