Ekesto de la vilaĝo laŭ legendo datiĝas en tempo de tridekjara milito, kiam loĝantaro devis fuĝi de svedoj kaj kaŝadis sin en teritorio de Březiny, en betulejo, regiono marĉa kaj malfacile irebla. Aliaj homoj, kiuj venadis ĉi tien por kaŝi sin, estis evangelianoj, dum rekatoligado de ĉeĥaj landoj kruele persekutataj. Venintoj faligadis arbojn, fondis kampojn kaj konstruis domojn, sed izolitaj inter si, ne intencante fondi novan setlejon. Tiu maniero de la prikonstruo estas ankoraŭ nun videbla sur mapo de la vilaĝo, kie preskaŭ tuta katastra distrikto de Březiny estas prikonstruita de izolitaj domoj.
En la vilaĝo iam estis vitrofarejo kaj tri martelmaŝinoj.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
715
1880
605
1890
552
1900
546
1910
539
1921
446
Jaro
Loĝantoj
1930
574
1950
291
1961
262
1970
198
1980
163
1991
146
Jaro
Loĝantoj
2001
139
2011
150
2014
152
2016
151
2017
150
2018
145
Jaro
Loĝantoj
2019
141
2020
142
2021
143
2022
130
2023
130
2024
136
Vidindaĵoj
Magia animo kaj beleco de la regiono alparolis multajn poetojn, pentristojn kaj muzikistoj, kiuj ŝatis ĉi tie serĉi inspiron por sia kreado. El la plej famaj ni nomu Teréza Nováková, Karel Václav Rais, František Halas, Bohuslav Martinů. Aparte Teréza Nováková per sia restado en la muelejo de familio Kučera kolektis materiojn por siaj belegaj verkoj Drašar, Jiří Šmatlán, Jan Jílek, Děti čistého živého (Gefiloj de pura viva), Na Librově gruntě (En bieno de Libra).
Al ĉarmo de ĉi tiea pejzaĝo apartenas, bedaŭrinde malaperantaj, simplaj, kalkigataj kabanoj kaj bienetoj.
Per senpretenda promeno en vilaĝa ĉirkaŭaĵo ni povas viziti:
Čtyři palice(Kvar marteloj) estas rokfiguro de tri rokoj, en kiuj la meza, nomata "Paličatá" konsistas el kvar blokoj - marteloj.
Milovské Perničky(Mielkuketoj de Mílovy), gnejsa rokfiguro sur kies vertoj estas bizaraj ovalaj kavoj, mielkuketoj, 30 cm profundaj kun diametro ĉirkaŭ 80 cm. Nek ilia origino, nek celo estis ĝis nun bone klarigitaj. Verŝajne ili devenas el pratempo kaj ekestis artefarite. Ĉu ili servis por kultaj celoj, raportado aŭ eĉ alie ne estas klare.
Zkamenělý zámek(Ŝtonigita kastelo) - gnejsa monteto, kies rokoj similas al ruinoj de burgo. En pratempo ĝi verŝajne estis naturdevena opidumo.
Karlštejn estas rokoka ĉaskasteleto. Kun fama burgo de imperiestro Karolo la 4-a ĝi havas nenion komunan.
Devět skal(Naŭ rokoj) (836 m) estas la plej alta punkto de Žďárské vrchy kaj la dua en Bohemia-Moravia montetaro. Belvidejo, panoramo estas parte limigita per arbaro. La ĉaskabano en la jaro 1945 servis al partizanoj.
Bílá skála kaj Lisovská skála(Blanka roko kaj Roko de Lisov)
Malínská skála(Roko de Malín) - belvidejoj.
Dráteníčky - roka supraĵo kun bela panoramo.
Buchtův kopec(Monteto de Buchta) - sur verto estas radara stacio por gvidi civilajn aviadilojn.
Štarkov - ruinoj de burgo
Lucký vrch(Monto Lucký) - ekskursa loko kun bela panoramo.
Rybenské perničky(Mielkukoj de Rybná) - rokoj, ankaŭ kun ovalaj kavoj.