|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sedliště
|
Municipo Sedliště situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en milde ondiĝinta ĉirkaŭaĵo de rivero Loučná, 4 km nordokcidente de urbo Litomyšl, ĉe ŝoseo n-ro 317 el Litomyšl al Choceň. Vivas ĉi tie 230 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sloupnice, Tržek, Bohuňovice kaj Litomyšl.
Historio
La vilaĝo Sedliště estas unue menciata en listo de havaĵo de Jan Kostka el Postupice en la jaro 1508. Sedliště verŝajne ekestis el domaro Domašice, kiu troviĝis inter nuntempaj Kornice kaj Sedliště. Domašice jam ne ekzistas, same kiel ŝpuroj de paŝtista domaro, kiu jam en tempoj de regado de la familiaro Slavník troviĝis ĉe rivereto Malvařice fluanta nun trans Sedliště. Post la jaro 1398 Sedliště fariĝis havaĵo de la episkopejo Litomyšl, sed jam en la jaro 1421 estis Litomyšl okupita de husanoj kaj la episkopejo neniiĝis. En la jaro 1508 ekhavis Sedliště familiaro Kostka el Postupice, poste Pernštejnoj, Trautmansdorfoj kaj Valdštejnoj.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 269 |
---|
1880 | 288 |
---|
1890 | 301 |
---|
1900 | 295 |
---|
1910 | 277 |
---|
1921 | 280 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 271 |
---|
1950 | 230 |
---|
1961 | 223 |
---|
1970 | 203 |
---|
1980 | 201 |
---|
1991 | 215 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 227 |
---|
2014 | 251 |
---|
2016 | 242 |
---|
2017 | 241 |
---|
2018 | 240 |
---|
2019 | 241 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 238 |
---|
2021 | 223 |
---|
2022 | 230 |
---|
2023 | 232 |
---|
2024 | 230 |
---|
Memorindaĵoj
Kapelo
Dominanto de la vilaĝo estas kapelo de Sankta Miĥaelo devenanta el la dua duono de 19-a jarcento. La kapelo estas arĥitekture interesa, ĉar ĝi estas kopio de unu el aloj de la templo de Sankta Petro en Romo.
Pluaj fotoj
Eksteraj ligiloj