Kunětice estas municipo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, situanta proksimume 6 kilometrojn nordoriente de Pardubice sur ebenaĵo apud dekstra bordo de rivero Elbo. Vivas ĉi tie 447 loĝantoj (2024). Kelcent metroj de la vilaĝo leviĝas monto, sur kiu staras burgo Kunětická hora. Al Kunětice navigas ekskursa ŝipo Arnošt de glacistadiono Pardubice.
La unua skriba mencio pri Kunětice (Cwnyeticz) devenas el la jaro 1353, sed la trovaĵoj pruvas, ke teritorio de la vilaĝo estas unu el la plej malnovaj prisetlitaj lokoj de la regiono Pardubice, setlita jam en neolitiko. En ĉirkaŭo estis trovitaj multaj cindrotomboj kaj konstruaĵrestoj el neolitiko. La mezepoka vilaĝo apartenis al monaĥejo de Opatovice kaj post bruligo de la klostro al sinjorejo de Pardubice.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
388
1880
406
1890
419
1900
361
1910
293
1921
299
Jaro
Loĝantoj
1930
325
1950
274
1961
315
1970
266
1980
237
1991
224
Jaro
Loĝantoj
2001
254
2011
270
2014
283
2016
319
2017
318
2018
323
Jaro
Loĝantoj
2019
328
2020
336
2021
345
2022
357
2023
424
2024
447
Memorindaĵoj
Gotika preĝejo
Gotika preĝejo de Sankta Bartolomeo staras en la centro de la vilaĝo sur forlasita tombejo. La origina malgranda romanika konstruaĵo estas ĝis nun konservita kaj uzata kiel sakristio ligita al norda flanko de altarejo de nuntempa preĝejo. Presbiterejo kaj navo de la preĝejo estas gotikaj el la 14-a jarcento, volbo de la navo estas el la 15-a jarcento. La preĝejo en la jaro 1794 forbrulis. Okaze de novgotika rekonstruo fare de František Schmoranz (pli aĝa) estis en la jaro 1897 al okcidenta fronto alkonstruita turo. En interioro de la preĝejo troviĝas postrestoj de muraj pentraĵoj el la fino de 14-a jarcento. En la navo tio estas pentraĵo de Sankta Ursula naviganta kun virgulinoj sur Rejno, Sankta Barbara kaj Sankta Katarino, en presbiterejo Resurekto de la Sinjoro, en timpano de la sankta ŝranko Jezua brustbildo. La preĝejo estas ununava kun kvadrata navo volbita je centran pilieron per sesparta stela volbo. La altarejo estas pli mallarĝa, trilatere fermita, kun krucforma volbo kun kojnoformaj kanelitaj ripoj. Sakristio estas abside fermita kun barelvolbo. Eksteraĵo de la navo kaj presbiterejo estas ekipitaj per apogpilieroj. Ekipaĵo de la preĝejo estas novgotika. Malantaŭ la altaro estas tri difektitaj tomboŝtonoj el la 16-a jarcento.
Lernejo
La origina lernejo en Kunětice estis ligna kaj laŭ enskribaĵo en lerneja kroniko estis oficiale konstituciita jam en la jaro 1788. La lernejo estis unuklasa, kaj ekzemple en la jaro 1878/1879 interpremiĝadis en ĝi 208 infanoj. Nova, duklasa lernejo estis konsekrita en la jaro 1882 kaj servas ĝis nun. Fama instruisto el pli fruaj tempoj estas Matiaso Pětivoký, kiu en la malnova lernejo aktivis 65 jarojn, de la jaro 1807 ĝis 1782, kiam li mortis 91-jarojn aĝa.
Statuo de Sankta Johano el Nepomuko
Statuo de Sankta Johano el Nepomuko estas el la 18-a jarcento.
Humilejo - krucifikso
Humilejo - krucifikso estas el la jaro 1852. En la soklo estas enmetita tabulo kun figura motivo.
Armea ponto
Armea ponto trans Elbo estis konstruita en la jaro 1947 kadre de la programo UNRRA kaj anstataŭis ĝistiaman prampasejon.
Memorinda pino arbara
Memorinda pino arbara (Pinus silvestris) troviĝas sude sub la burgo sur rando de malgranda arbaro. Ĝi estas proksimume 200 jarojn aĝa kaj 15 m alta.
Literaturo
Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.