Municipo Vranová Lhota situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, en valo de rivero Třebůvka, 15 km oriente de urbo Moravská Třebová kaj 16 km nordoriente de urbo Jevíčko, en centro de naturparko "Bohdalov-Hartínkov". Vivas ĉi tie 441 loĝantoj (2024). Kreas ĝin du katastraj teritorioj, Vranová Lhota kaj Vranová. Ankaŭ apartenas al la municipo domaro Hraničky.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pavlov, Bouzov, Hartinkov kaj Městečko Trnávka.
Historio
Vilaĝo Vranová Lhota (germane Braunölhütten) estas unue rememorata en akto de la reĝo Přemysl Otakar la 2-a. Ĝi estis fondita ĉe grava landa vojo liganta Olomouc kun Moravská Třebová.
En la vilaĝo konstruigis Hugo Salm altfornon kaj en 17 ŝaktoj en ĉirkaŭaĵo oni minis ferercon por ĝi. Post neniiĝo de ferfandejo pro granda distanco de fervojo, estis sur ĝia loko konstruita teksa fabriko. Plie ĉi tie estis bierfarejo, maltejo, destilejo, muelejo kaj multaj metiejoj. Ĉe la vilaĝo estis ankaŭ lupolkampo.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 939 |
---|
1880 | 894 |
---|
1890 | 831 |
---|
1900 | 824 |
---|
1910 | 809 |
---|
1921 | 739 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 781 |
---|
1950 | 594 |
---|
1961 | 571 |
---|
1970 | 536 |
---|
1980 | 467 |
---|
1991 | 501 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 512 |
---|
2014 | 450 |
---|
2016 | 440 |
---|
2017 | 449 |
---|
2018 | 447 |
---|
2019 | 443 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 447 |
---|
2021 | 425 |
---|
2022 | 441 |
---|
2023 | 438 |
---|
2024 | 441 |
---|
Memorindaĵoj
Ruinoj de burgo
Super la vilaĝo estas ruinoj de la burgo "Vraní hora" el la 13-a jarcento, kiu gardis sekurecon de menciita vojo.
Fortikaĵeto
En vilaĝo Vranová Lhota estis fortikaĵeto, konstruita en la 14-a jarcento. Ĝi estis en la jaro 1698 rekonstruita en renesancan kasteleton.
Preĝejo
Paroĥa preĝejo de Sankta Katarino de Aleksandrio estas ekipita per rara valora altaro.
Statuo
En la vilaĝo troviĝas statuo de Sankta Johano Nepomuka.
Kruco
Ĉe la ŝoseo estas t.n. cirilometoda kruco.
Eksteraj ligiloj