Vilaĝo Vyžice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, sur norda deklivo de montetaro Železné hory, 5 km sudokcidente de la urbo Heřmanův Městec, ĉe neĉefa ŝoseo inter Heřmanův Městec kaj Třemošnice. Vivas ĉi tie 243 loĝantoj (2024).
Vilaĝpartoj
Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:
Naturo kaj turismo
La municipa komunumo estas kreita el du vilaĝoj, kiuj ambaŭ situas sur norda deklivo de montareto Železné hory, proksime de la limo de protektata pejzaĝa regiono. Tereno en tiu ĉi regiono estas ondoforma kun riveretoj en la valoj, sur ili estas lagetoj taŭgaj por banado. Proksime de la vilaĝoj estas grandaj arbaroj. Bedaŭrinde bonkvalita natura medio estas uzata nur por privata semajnfina ripozado en kabanoj. Por turismo ankoraŭ mankas bezonataj servoj.
Tra Vyžice gvidas biciklismaj traceoj 4127 kaj 4182 kaj proksime de Slavkovice traceo 4129. Tiuj gvidas:
Eksteraj ligiloj