Municipo Jarošov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 15 km okcidente de urbo Litomyšl, sur rando de naturrezervejo Maštale (Ĉevalstaloj). Vivas ĉi tie 175 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Proseč, Bor u Skutče, Nová Ves u Jarošova, Budislav kaj Chotěnov.
Historio
Nomo de la vilaĝo devenas eble el malnovslavaj tempoj, el la persona nomo Jaroš. Sed ekesto de la vilaĝo Jarošov datiĝas nur inter la jaroj 1350 - 1360. La unua mencio pri ĝi estas el la jaro 1366, kiam episkopo Petr el Litomyšl disputis kun monaĥejo en Podlažice pri limoj. Por decidi la kverelon estis nomita komisiono, kies membro estis ankaŭ iu Albert el Jarošov, supoza posedanto de fortikaĵeto en okcidenta rando de la vilaĝo, kie estas ankoraŭ nun videblaj restoj de remparoj.
Ĉirkaŭ la jaro 1400 aĉetis vilaĝojn Jarošov, Budislav, Mladočov kaj Desná kavaliro Toulovec el Třemošná. Li estis persono pri kiu cirkulis diversaj onidiroj kaj ankaŭ konata el diversaj historiaj fontoj. Sian riĉaĵon li onidire akiris per rabado, plejparte en Moravio, kaj kontraŭ venĝo de moravianoj li kun sia rabista kavalerio kaŝadis sin en malfacile alireblaj ravinoj kaj rokoj ĉe Budislav kaj Jarošov. Dum sia rabista junaĝo li verŝajne loĝis en fortikaĵeto de Jarošov. Siajn maljunajn jarojn li vivis kiel honesta urbano de Litomyšl kaj faris multajn bonajn agojn. Li mortis proksimume en la jaro 1412.
En la jaro 1480 la vilaĝon aĉetis urbo Litomyšl.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 690 |
---|
1880 | 565 |
---|
1890 | 536 |
---|
1900 | 528 |
---|
1910 | 543 |
---|
1921 | 535 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 458 |
---|
1950 | 317 |
---|
1961 | 304 |
---|
1970 | 234 |
---|
1980 | 197 |
---|
1991 | 186 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 184 |
---|
2014 | 180 |
---|
2016 | 186 |
---|
2017 | 176 |
---|
2018 | 184 |
---|
2019 | 188 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 187 |
---|
2021 | 179 |
---|
2022 | 180 |
---|
2023 | 181 |
---|
2024 | 175 |
---|
Vidindaĵoj
Popola arĥitekturo
Ligna kampanileto el la duono de 19-a jarcento troviĝas en centro de la vilaĝo. Ĝi havas supre malgrandan tureton kovritan per ŝindoj. En ĝi estas sonorileto nomita Prokopio, sankta patrono de la vilaĝo.
En okcidenta parto de la vilaĝo nomata Záves troviĝas kelkaj popolaj konstruaĵoj.
Toulovcovy maštale
Al Jarošov apartenas ankaŭ domaro Vranice en okcidenta parto de katastra distrikto, kiu estas bona elirpunkto por vizito de Toulovcovy maštale, roka labirinto, kreita en sabloŝtona tavolaro. En belegaj, plejparte pinaj arbaroj okcidente de Jarošov estas troveblaj rokaj formacioj, ekzemple "Cikánka", "Panský stůl", "Velryba", "U Kostelíčka" kaj ceteraj.
Literaturo
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
- Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.
Pluaj fotoj
Eksteraj ligiloj