La unua skriba mencio en historiaj dokumentoj pri la vilaĝo kaj ankaŭ pri ĝiaj vilaĝpartoj Hrádek kaj Pohránov devenas el la jaro 1436, kiam imperiestro Sigismondo formale garantiigis ĉiujn tri kaj pliajn vilaĝojn el estinta havaĵo de la monaĥejo de Opatovice al Diviš Bořek el Miletínek.
Ekde la 30-a de aprilo 1976 ĝis la 23-a de novembro 1990 apartenis al la municipo ankaŭ Stéblová.
Vidindaĵoj
Fonto de pernštejna akvokondukilo en Srch
Kiam Vilém el Pernštejn post incendio en la jaro 1507 konstruigis novan urbon Pardubice kiel sian reprezentan sidejon, ne povis en ĝi manki akvokondukilo, malgraŭ fakto, ke en apuddomaj putoj en Pardubice estis sufiĉe da akvo. La akvokondukilo venigis la akvon el Srch, per ligna tubaro, eĉ sub la rivero Elbo, en akvujon sur urboplaco en Pardubice. Tion ebligis la fakto, ke Srch estas sur malgranda monteto, do la akvo fluis mem. Lignajn tubojn oni boris el arbotrunkoj en antaŭurba placo ĝis nun nomata "Vrtálna" (Borejo). La akvofonto en Srch estis bone aranĝita kaj estas videbla en bona stato ankoraŭ nuntempe. La akvujo sur la placo jam ne ekzistas, nek la tubaro.
Pohránovský fiŝlago
Pohránov troviĝas ĉe la bordo de Pohránovský fiŝlago, kiu estas unu el postrestaĵoj de estinta granda fiŝlaga sistemo de kanalo de Opatovice.
Arbegoj en Hrádek
Hrádek povas fieri per kverka aleo nomata "Královská cesta" (Reĝa vojo), kiu en pasinteco estis vojo al la urbo Bohdaneč. Kverko tigofrukta (Quercus robur) kreskanta en la vilaĝo apartenas per sia alteco de 26 m, cirkonferenco de la trunko 650 cm kaj taksata aĝo de 600 jaroj al memorindaj kaj protektataj arboj kaj estas certe la plej aĝa arbo en la ĉirkaŭaĵo de Pardubice.
Interesaĵo
En la malnovĉeĥa "Srch" signifis "rabovespo" kaj pro tio la vilaĝo havas en siaj blazono kaj flago ĝian figuron. En ĉeĥa heraldiko tio estas raraĵo.
Literaturo
Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.