- Eble vi serĉas: Mistrovice (Nový Oldřichov), vilaĝon en distrikto Česká Lípa.
Municipo Mistrovice (germane Mistrowitz, Meisterdorf) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 3 km okcidente de urbo Jablonné nad Orlicí. Vivas ĉi tie 639 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jablonné nad Orlicí, Letohrad, Sobkovice, Verměřovice, Nekoř kaj Bystřec.
Historio
La unua aŭtentika raporto pri vilaĝo Mistrovice estas el la jaro 1371, kiam en restoj de Landaj dosieroj estas en havaĵo de Ota el Olešná nomata ankaŭ parto de Mistrovice. El diversaj notoj el jaroj 1392 - 1601 rezultas, ke Mistrovice estis dividita inter du posedantoj. Nur en la jaro 1650 tutan vilaĝon posedis unu posedanto, Mikuláš Vitanovský el Vlčkovice.
Nomo de la vilaĝo estis verŝajne derivita de persona nomo Mistr.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 794 |
---|
1880 | 819 |
---|
1890 | 744 |
---|
1900 | 734 |
---|
1910 | 723 |
---|
1921 | 745 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 684 |
---|
1950 | 545 |
---|
1961 | 547 |
---|
1970 | 509 |
---|
1980 | 568 |
---|
1991 | 549 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 578 |
---|
2011 | 609 |
---|
2014 | 604 |
---|
2016 | 574 |
---|
2017 | 588 |
---|
2018 | 586 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 595 |
---|
2020 | 601 |
---|
2021 | 575 |
---|
2022 | 613 |
---|
2023 | 634 |
---|
2024 | 639 |
---|
Memorindaĵoj
Preĝejo
En Mistrovice troviĝas pseŭdoromanika preĝejo de Sankta Johano kaj Sankta Paŭlo el la jaro 1876. Ĝi estas ununava, oblonga kun trilatere fermita presbiterejo kaj prisma turo en la fronto. La presbiterejo estas volbita barele kun segmentoj, la navo estas platplafona.
La ekipaĵo estas el la lasta kvarono de 19-a jarcento, pseŭdostila. Bildon sur ĉefaltaro kreis K. Neškudla en la jaro 1876, sur maldekstra flanko estas vota bildo de civitanoj kun sacerdoto, kopio de pli granda bildo el preĝejo en Jablonné nad Orlicí kaj Kalvaria vojo el la sama tempo. Sub la ĥorejo estas du bildoj de Bapto de Kristo kaj de Sankta Francisko el Asizo, origine verŝajne barokaj kaj en la 19-a jarcento repentritaj.
Kolono de Sankta Maria
Kolono se Sankta Maria estas el la jaro 1725.
Literaturo
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.