Municipo Morašice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en norda rando de montareto Železné hory, 9 km sudoriente de urbo Přelouč, 2 km sude de vilaĝo Zdechovice, ĉe ŝoseo inter Zdechovice kaj Litošice. Vivas ĉi tie 94 loĝantoj (2024). Du trionoj de la katastro estas arbaroj, preskaŭ unu triono estas herbejoj kaj nur 5 % kampoj.
Morašice estas malgranda minista vilaĝo, pri kiu estas la unua skriba mencio en historia dokumento en la jaro 1487, kiam ĝi apartenis al la burgo Kolín. En eklezio ĝi estis parto de paroĥejo Zdechovice. Post la dua mondmilito Morašice estis vilaĝparto de Zdechovice kaj memstariĝis nur en la jaro 1993.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
214
1880
225
1890
266
1900
251
1910
265
1921
223
Jaro
Loĝantoj
1930
227
1950
191
1961
200
1970
164
1980
132
1991
120
Jaro
Loĝantoj
2001
108
2014
91
2016
87
2017
80
2018
79
2019
80
Jaro
Loĝantoj
2020
79
2021
83
2022
93
2023
99
2024
94
Naturo
En vasta ĉirkaŭaĵo de Morašice estas densaj arbaroj. Interesa lokalejo estas forlasita subĉiela minejo, kie estis ekspluatata bela ruĝa granito, kaj rokaj formaĵoj "Gigantaj litoj".
Literaturo
Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.