Municipo Květná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 10 km okcidente de urbo Svitavy. Vivas ĉi tie 421 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Karle, Chmelík, Pomezí, Polička kaj Vendolí.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1347, kiam ĝi estis lombardita al episkopo de Litomyšl. Origine ĝi estis tute aŭ plejparte ĉeĥa. Sed tiam ĝi nomiĝis latine Quietne, kaj ĉeĥa Květná kaj germana Blumenau ekestis nur pli malfrue.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 734 |
---|
1880 | 758 |
---|
1890 | 684 |
---|
1900 | 690 |
---|
1910 | 634 |
---|
1921 | 660 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 645 |
---|
1950 | 395 |
---|
1961 | 448 |
---|
1970 | 391 |
---|
1980 | 303 |
---|
1991 | 256 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 325 |
---|
2014 | 411 |
---|
2016 | 405 |
---|
2017 | 409 |
---|
2018 | 427 |
---|
2019 | 426 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 425 |
---|
2021 | 369 |
---|
2022 | 401 |
---|
2023 | 414 |
---|
2024 | 421 |
---|
Memorindaĵoj
Preĝejo
Pseŭdoromanika preĝejo de Sankta Laŭrenco estis rekonstruita en la jaro 1902 laŭ planoj de Antonín Béba. La origina preĝejo el la jaro 1350 nekonserviĝis. Ankaŭ ekipaĵo de la preĝejo estas pseŭdostila.
Tombejo
En tombejo apud la preĝejo situas baroka kadavrejo el la 18-a jarcento, kvadrata kun rondigitaj anguloj, platplafona kun mansarda tegmento. Ĉirkaŭ la ovala fenestro estas stuka kadraĵo.
Statuoj
- Super la paroĥestreja ĝardeno situas trilatera pesta kolono el la jaro 1716.
- Ŝtona kruco apud la tombejo kun reliefo de Madono kun bebo sur soklo estas el la jaro1768.
- La Plejsankta Triunuo troviĝas antaŭ la vilaĝo apud la vojo al Svitavy kun reliefo de Madono sur soklo estas el la jaro1821.
- Fera kruco sur tombejo el la jaro 1860 staras sur soklo kun reliefoj de Sankta Anna, Resurekto de Lazaro kaj de Sankta Francisko.
Kolonaj bildoj
Popolaj konstruaĵoj
En la vilaĝo estas bone konservitaj germanaj apudriveretaj konstruaĵoj - bienetoj de ĉirkaŭkorta tipo kun nestukitaj marnaj muroj kaj dekoraciaj embrazuroj ĉirkaŭ la fenestroj.
Natura memorindaĵo
En vilaĝa katastra distrikto estas protektata teritorio nomata "Sněženkové údolí" (Galanta valo).
Literaturo
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Pluaj fotoj
-
Riparita bieno „Květné Zahrady“
-
Preĝejo de sankta Laŭrenco
-
Kruco en tombejo el la jaro 1860
-
Historiaj lignaj domoj
-
Municipa ofico, baza lernejo kaj municipa biblioteko
Eksteraj ligiloj