Municipo Javorník situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 4 km nordokcidente de urbo Svitavy. Vivas ĉi tie 424 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Čistá, Svitavy, Kukle, Karle kaj Vendolí.
Historio
En mezepoko la vilaĝo, ĝis la jaro 1945 tute germana, nomiĝis germane Ahorn (Achorns) kaj de la 18-a jarcento oni uzadis nomon Mohren. En la ĉeĥa estas atestita en la jaro 1388 nomo Jaworzie, nun Javorník.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 419 |
---|
1880 | 473 |
---|
1890 | 495 |
---|
1900 | 476 |
---|
1910 | 470 |
---|
1921 | 426 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 432 |
---|
1950 | 347 |
---|
1961 | 370 |
---|
1970 | 398 |
---|
1980 | 339 |
---|
1991 | 294 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 335 |
---|
2014 | 384 |
---|
2016 | 385 |
---|
2017 | 400 |
---|
2018 | 404 |
---|
2019 | 408 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 414 |
---|
2021 | 402 |
---|
2022 | 412 |
---|
2023 | 429 |
---|
2024 | 424 |
---|
Memorindaĵoj
Kapelo
En centro de la vilaĝo estas malfrubaroka kapelo de la Plejsankta Triunuo, konstruita ĉirkaŭ la jaro 1800. Ĝi estas ununava kun senŝtupa duoncirkla presbiterejo kaj prisma turo tegmentita per bulbo. La fenestroj estas duoncirklaj, volboj plataĵaj kaj konĥo kun segmentoj.
Ekipaĵo estas el la dua duono de 19-a jarcento.
La preĝejo estas havaĵo de municipa komunumo, kiu en 90-aj jaroj efektivigis sufiĉe grandajn riparojn de eksterioro kaj interioro.
Fera kruco
Antaŭ kapelo de la Plejsankta Triunuo sur ŝtona soklo troviĝas fera kruco el la jaro 1868.
Turismo
La vilaĝo troviĝas ĉe estinta ĉefa ŝoseo n-ro 35 el Litomyšl al Svitavy. Sur kelkaj lokoj en la vilaĝo estas agrablaj ripozejoj. Tiujn uzas kaj loĝantoj de Javorník kaj multaj traveturantaj vizitantoj. El Svitavy al Javorník gvidas nova biciklovojo.
Oriente de la vilaĝo troviĝas fontregiono de la rivero Svitava kun arbara lageto. El Svitavy en la areon kaj alivoje reen gvidos nin signita instrua pado.
Literaturo
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Pluaj fotoj
-
Ŝoseo de la 2-a klaso 366
-
Kapeo de La plej sankta Triunuo
-
Hotelo U Jelena sude de la municipo
-
Domo n-ro 70
Eksteraj ligiloj