Municipo Helvíkovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 2 km okcidente de urbo Žamberk, ĉe ŝoseo n-ro 11 inter Hradec Králové kaj Ostrava. Ĝi havas antaŭurban karakteron, ĉar ĝi senpere ligas al la okcidenta parto de Žamberk kaj kreas kun ĝi kaj kun vilaĝoj Dlouhoňovice kaj Lukavice kunurbaron. Vivas ĉi tie 532 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Slatina nad Zdobnicí, Kameničná, Dlouhoňovice, Žamberk kaj Záchlumí.
Partoj de municipo
Historio
La vilaĝo estis fondita en la dua duono de 14-a jarcento.
En Helvíkovice naskiĝis en la jaro 1698 ĉeĥa premonstrata pastro, muzikisto kaj inventinto Prokop Diviš, propranome Václav Divíšek. Li estas konata kiel inventinto de fulmoforigilo. Sian "meterologian maŝinon", kies tasko laŭ li estis suĉi energion de fulmoj el nuboj kaj tiel likvidi ilin, li efektive konstruis kaj starigis en Přímětice apud Znojmo en la jaro 1754. Sian aparaton, kiu fakte funkciis kiel fulmoforigilo, li konstruis efektive pli frue ol Benjamin Franklin (1760), sed iom hazarde, surbaze de ne tute ĝusta koncepto. La kamparanoj en Přímětice tiam opiniis, ke la aparato kaŭzis longan senpluvecon en la jaro 1759 kaj detruis ĝin.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 769 |
---|
1880 | 648 |
---|
1890 | 682 |
---|
1900 | 663 |
---|
1910 | 646 |
---|
1921 | 627 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 611 |
---|
1950 | 475 |
---|
1961 | 470 |
---|
1970 | 452 |
---|
1980 | 385 |
---|
1991 | 397 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 407 |
---|
2014 | 467 |
---|
2016 | 489 |
---|
2017 | 496 |
---|
2018 | 493 |
---|
2019 | 498 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 498 |
---|
2021 | 513 |
---|
2022 | 521 |
---|
2023 | 523 |
---|
2024 | 532 |
---|
Memorindaĵoj
Naskiĝdomo de Prokop Diviš
Proksime de la ĉefa ŝoseo n-ro 11 staras nepretervidebla kopio de meteorologia maŝino de Prokop Diviš. Ĝi troviĝas apud ĉarpentita naskiĝdomo kaj muzeo de la inventinto.
Kapelo
Kapelo de Sankta Antonio estas pseŭdostila el la jaro 1894. Ĝi estas oblonga kun presbiterejo kun konkaviĝitaj anguloj. La ekipaĵo estas nuntempa. Sur ĉefaltaro estas bildo de J. Umlauf el la jaro 1895.
Statuo
Sub la lernejo estas statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1717.
-
Prokop Diviš
-
Muzeo de Prokop Diviš
-
Memortabulo
Literaturo
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj
Partoj de municipo Helvíkovice (2) |
---|
|
|