|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Újezdec
|
Municipo Újezdec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en milde ondiĝinta ĉirkaŭaĵo de rivero Loučná, 8 km okcidente de urbo Litomyšl, 2 km sude de Cerekvice nad Loučnou. Vivas ĉi tie 124 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Cerekvice nad Loučnou, Bučina, Morašice kaj Makov.
Historio
La unua skriba noto pri Újezdec estas el la jaro 1167, kiam ĉi tie staris mastruma korto apartenanta al la monaĥejo Litomyšl.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 331 |
---|
1880 | 376 |
---|
1890 | 385 |
---|
1900 | 349 |
---|
1910 | 353 |
---|
1921 | 337 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 316 |
---|
1950 | 219 |
---|
1961 | 183 |
---|
1970 | 152 |
---|
1980 | 123 |
---|
1991 | 95 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 89 |
---|
2014 | 90 |
---|
2016 | 97 |
---|
2017 | 100 |
---|
2018 | 106 |
---|
2019 | 108 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 111 |
---|
2021 | 123 |
---|
2022 | 120 |
---|
2023 | 124 |
---|
2024 | 124 |
---|
Memorindaĵoj
Kapeleto
Kapeleto de Plejsankta Triunuo devenas el la jaro 1755. Sukcesplena estas aparte repliko de origina klasikisma pordo.
Vilaĝplaco
Újezdec havas tradician ĉeĥan vilaĝplacon kun fiŝlago kaj frontoj de bienoj orientitaj en la placon.
Interesaĵo
Al la vilaĝo Újezdec apartenas ankaŭ parto de la domaro U Tří Kocourů (Ĉe la Tri Virkatoj). Tra la domaro gvidis iam flankvojo de la landa vojo kaj staris ĉi tie bartrabo farita el tri nodaj fostoj en formo de virkatoj. Tion rememoras domo, sur kies fasado estas kapoj de tri virkatoj - kato kartludisto, kato juĝisto kaj kato drinkulo.
Eksteraj ligiloj